Nikolao la 5-a
| Nikolao la 5-a | |
|---|---|
![]() |
|
| Naskonomo | Tommaso Parentucelli |
| Komenco de pontifiko | 6-a de marto 1447 |
| Fino de pontifiko | 24-an de marto 1455 |
| Antaŭulo | Eŭgeno la 4-a |
| Sekvanto | Kaliksto la 3-a |
| Dato de naskiĝo | 15-an de novembro 1397 |
| Loko de naskiĝo | Sarzana |
| Dato de morto | 24-an de marto 1455 |
| Loko de morto | Romo, Italio |
Nikolao la 5-a (Tommaso Parentucelli), naskiĝinta en Sarzana la 15-an de novembro 1397, estis papo de la 6-an de marto 1447 ĝis la 24-an de marto 1455.
Biografio [redakti]
Tommaso Parentucelli naskiĝis en Sarzana (Ligurujo) en familio de kuracisto. Kiam li estis juna pastro, li servis al la kardinalo Niccolò Albergati, unu el aŭtoroj de la Florenca unio. Poste oni nomumis lin episkopo de Bolonjo, kaj li estis papa legato en Germanio kaj Napolo. Li akcelis multe kontraktadon de Viena konkordato, kiu reguligis rilatojn inter papo kaj germanaj princlandoj (1448). Li ne havis grandajn ambiciojn, admiris tradiciojn de la antikvo. Li kreis ankaŭ Vatikanan Bibliotekon, kiu estas ĝis nune valorega aro da manuskriptoj.
Nikolao la 5-a aspiris pacon inter kristanoj. En 1452 li ellasis buleon Romanus Pontifex, kiu deklaris militon kontraŭ ĉiuj ne-kristanoj. La buleo permesis al portugaloj pretendi terojn en Okcidentafriko kaj konkeri ilin. La 23-an de majo 1453 turkoj prenis Konstantinopolon post 53 tagoj de sieĝo. La kristana Bizanca imperio ĉesis ekzisti. Ĉi tiu novaĵo ŝokis Eŭropon, sed la provoj de Nikolao la 5-a rekomenci krucmilitojn kontraŭ Otomana imperio ne trovis subtenon.
En lastaj jaroj de vivo la papo, kiu suferis pro podagro, okupiĝis pri beligo de Romo per belartaĵoj. Li volis rekonstrui Vatikanan katedralon, sed ne havis sufiĉe fortojn kaj rimedojn. Iu Stefano Porcaro organizis konstante komplotojn kontraŭ la papo. Li estis prenita kelkfoje de la papa gardantaro, sed ricevis pardonon. La papo eĉ gratifis lin per oro kaj nomumis provincestro de Kampanio. Tamen poste Porcaro revenis en Romon por nova komploto, kaj Nikolao la 5-a kondamnis lin al morto. La humanistoj en Romo nomis ĉi tiun decidon kontraŭdira al idealoj de la antikva filozofio.
