Nikolaus Harnoncourt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nikolaus Harnoncourt [ˈharnõkuːr] (n. 6-an de decembro 1929 en Berlino; naskiĝinta kiel Johannes Nicolaus Graf de la Fontaine und d'Harnoncourt-Unverzagt[1]) estas aŭstra dirigento, violonĉelisto, muzikverkisto kaj unu el la pioniroj de la historiema koncertado.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Lia patrino Ladislaja grafino de Merano, baronino de Brandhofen, estis pranepino de ĉefduko Johano. Lia patro Eberhard de la Fontaine grafo d'Harnoncourt-Unverzagt studintis kiel eksa mararmea oficiro teknikon, por labori en Berlino kiel konstruinĝeniero. El la unua geedzeco li kunportis du gefilojn. Nikolaus ricevis sian personan nomon laŭ la tago de Sankta Nikolao. Du jarojn post Nikolaus naskiĝis lia frato Philipp Harnoncourt. La familio transloĝiĝis al Graz, kie la patro ankoraŭ studis por doktoriĝi kaj poste ricevis postenon en la landa registaro.

Dum sia lerneja tempo Nikolaus lernis violoncelon kaj pianon. ankaŭ la aliaj familianoj estis muzikemaj: la patro private komponis, lia frato René studis post la milito muzikon ĉe Mozarteum en Salcburgo. La lastan militojaron la familio pasigis en Grundlsee, kie li ricevis lecionojn de Paul Grümmer (violonĉelisto de la Busch-kvarteto). Post kiam lia profesia kariero estis al li neklara dum longa tempo, li decidiĝis en 1947 fariĝi muzikisto kaj en aŭtuno 1948 li transloĝiĝis por studi al Vieno. Nun Emanuel Brabec fariĝis lia violonĉelinstruisto. Nur per la renkontiĝo kun Eduard Melkus kaj per la instruado pri koncertopraktiko ĉe profesoro Josef Mertin Harnoncourt atentiĝis pri antikva muziko. Ankaŭ tie li konatiĝis kun sia posta edzino, violonisto Alice Hoffelner, kaj hobojisto Jürg Schaeftlein, kun kiuj li poste dum multaj jaroj kunlaboris en Concentus Musicus Wien.

En 1952 Harnoncourt aliĝis kiel violonĉelisto al la Vienaj Simfoniistoj, tiam direktataj far Herbert von Karajan. Ĉi tiun postenon li tenis ĝis 1969.

En 1953 Nikolaus kaj Alice Hoffelner geedziĝis. El ĉi tiu geedzeco originis kvar gefiloj, inter ili reĝisoro Philipp Harnoncourt (* 1955).

Concentus Musicus[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en 1953 fondiĝis muzikista rondo por "transigi la vivecon de la baroko, dokumentita per la vidaj artoj, sur la muzikon“. En la centro staris Nikolaus kaj Alice Harnoncourt, kaj oni kunvenis por provi en la loĝejo de familio Harnoncourt. La muzika bendlarĝo de la grupo, kiu komence konsistis nur el arĉinstrumentistoj, etendiĝis ekde la 18-a jarcento ĝis reen al la papa kortego en Avinjono. Rimedo por la trovado de kompreno pri la muziko estis la kolektado kaj ludado de konvenaj antikvaj instrumentoj kaj la reeklernado de la ludoteknikojn perdiĝintajn dum la stilŝanĝiĝoj de la jarcentoj. Ŝlosilon por la konceptado de Antikva Muziko konsistigis plue la retorika kompreno de "muziko kiel sonparolado", kiun Harnoncourt poste ankaŭ klarigis en siaj teoriaj traktaĵoj.

Komence por la ensemblo ne estis firma celo, prezenti koncertojn. Ĉiuj muzikistoj havis daŭrajn muzikistopostenojn, plejparte ĉe la Vienaj Simfoniistoj. En 1958 okazis sub la nomo Concentus Musicus Wien la unua publika prezentado, kiu formis la antaŭakton por koncertserio en Palais Schwarzenberg. Concentus musicus konsistas el ĝis dek du membroj, al kiuj aliĝas laŭbezone pluaj muzikistoj. Internacie la ensemblo trarompiĝis per sonregistraĵo de la Brandenburgaj konĉertoj de Johann Sebastian Bach.

En 1967 Harnoncourt rolis en la filmo Chronik der Anna Magdalena Bach far Jean-Marie Straub princon Leopoldo de Anhalt-Köthen. Concentus Musicus kunlaboris en la filmo kiel kortega ensemblo.

Jam preskaŭ ekde la komenco Concentus Musicus disvastigis sian muzikojn ankaŭ per sonregistraĵoj. En 1971 ĝi komencis per aparta sondisko-kontrakto kun Telefunken (poste Teldec), kiu estis malfarita nur en 2003 kaj per kiu centoj da registraĵoj estis publikigitaj, inter ili la kompleta registrado de ĉiuj kantatoj de Bach kunlabore kun Gustav Leonhardt inter 1971 kaj 1990.

Instruado[redakti | redakti fonton]

Ekde 1972 ĝis 1992 Harnoncourt instruis ĉe salcburga Mozarteum koncertpraktikon kaj scion pri historiaj instrumentoj kaj ekde la vintrosemestro 1973 ankaŭ ĉe la instituto por muzikscienco de la universitato je Salcburgo. Multaj elstaraj muzikistoj trairis lian instruadon, inter ili kantistino Barbara Bonney kaj hobojisto David Reichenberg.

Harnoncourt kiel orkestrodirigento[redakti | redakti fonton]

Post kiam Harnoncourt longtempe rifuzis rigardi sin kiel dirigento kaj direktis Concentus Musicus je superrigradeblaj muzikistaroj ĉiam direktis ekde la violonĉelo, en la 1970-aj jaroj li ekagis kiel dirigento de aliaj orkestroj. Je la komenco de ĉi tiu agado estis invito probi en 1972 ĉe Teatro alla Scala en Milano la operon Il ritorno d’Ulisse in patria de Monteverdi. Escepte de kelkajn muzikistojn por la kontinua baso li okupigis nure muzikistojn kaj kantistojn de la loka ensemblo.

La unua granda klasika simfoniorkestro kun modernaj instrumentoj, kun kiu li probis, estis Reĝa Koncertdoma Orkestro je Amsterdamo. Ekde 1975 ĝis 1989 li prezentis pojare alterne la Johano- kaj la Mateo-pasiono de Bach. La kunlaboro baldaŭ etendiĝis sur Mozart kaj ĝis nun ĝis en la malfruromantismo: Franz Schubert, Johann Strauß la filo, Brahms, Dvořák, Bruckner, Alban Berg.

La unua viena tradicia orkestro, kiu invitis Harnoncourt-on kiel dirigenton, estis en 1983 la Vienaj Simfoniistoj, ĉe kiuj li antaŭe laboris kiel violonĉelisto. En 1997 la orkestro proponis al li la postenon de ĉefdirigento, kiun li tamen rifuzis.

Kun la Vienaj Filharmoniistoj, kies honormembro li estas ekde 2005, Harnoncourt unuafoje kunlaboris en 1984 kaj koncertis kun ili dum longa tempo precipe ĉe la salcburga Mozart-semajno, poste ankaŭ en Vieno same kiel je gastkoncertoj en Eŭropo, Usono kaj Japanio. En la jaroj 2001 kaj 2003 ili invitis lin dirigenti la Novjaran Koncerton. Pluraj multe laŭdataj kaj sukcesaj surdiskigoj intertempe aperis (ekz. la violonkonĉertoj de Mozart kun Gidon Kremer same kiel Kim Kashkashian, Aida de Verdi ktp.).

Ekde la 1990-aj jaroj Harnoncourt regule revenante direktas la Berlinajn Filharmoniistojn.

Harnoncourt kiel operdirigento[redakti | redakti fonton]

En 1975 komencis kun Harnoncourt kiel dirigento Monteverdi-ciklo por la operejo je Zuriko kun reĝisoro Jean-Pierre Ponnelle, en kies kadro estis enscenigitaj ties L’Orfeo (decembron 1975), Poppea (januaron 1977), Ulisse (novembron 1977). En junio 1979 sekvis scena versio de la oka madrigallibro. La ciklo eĉ nun ĝuas mitan famon. Poste la duopo daŭrigis per Mozart-ciklo: Idomeneo (1980) Lucio Silla (februaron 1981), Mitridate (majon 1983), Die Entführung aus dem Serail (februaron 1985), Così fan tutte (februaron 1986), Die Zauberflöte (novembron 1986), Don Giovanni (novembron 1987), Le nozze di Figaro (februaron 1989; post la morto de Ponnelle laŭ ties enscenigo por la Festivalo de Salcburgo en 1976 resp. la Viena Ŝtata Opero en 1977).

Post la morto de Ponnelle li daŭrigis lian laboron ĉe la zurika operejo per ŝanĝaj reĝisoroj: Jürgen Flimm (Fidelio 1992), Ruth Berghaus (Der Freischütz 1993), Helmuth Lohner (La belle Hélène 1994). Kun Jürgen Flimm li kunlaboras ekde 1990 ankaŭ ofte ĉe aliaj lokoj (Amsterdamo, Vieno, Graz, Salcburgo).

Kiel operdirigento Harnoncourt laboris ekde la fruaj 1970-aj jaroj regule revenante ĉe la Vienaj Festosemajnoj – laste en majo 2005 Lucio Silla de Mozart en Theater an der Wien (reĝio Claus Guth) –, dufoje la vojo kondukis lin antaŭ la pupitron de la frankfurta operejo (1978 Giulio Cesare in Egitto de Georg Friedrich Händel kaj 1980 Castor et Pollŭ de Jean-Philippe Rameau; reĝio pokaze Horst Zankl, scenaranĝo Erich Wonder). Inter 1987 kaj 1991 Harnoncourt direktis kvar novenscenigoj de Mozart-operoj ĉe la Viena Ŝtata Opero: En 1987 Idomeneo (reĝio Johannes Schaaf, scenaranĝo David Fielding, kostumoj Tobias Hoheisel), En 1988 Die Zauberflöte (reĝio Otto Schenk, scenaranĝo kaj kostumoj Yannis Kokkos), 1989 Die Entführung aus dem Serail (reĝio Ursel kaj Karl-Ernst Herrmann, scenaranxo kaj kostumoj Karl-Ernst Herrmann) kaj ankaŭ en la sama jaro ankoraŭ Così fan tutte (reĝio Schaaf, scenaranĝo Hans Schavernoch, kostumoj Lore Haas). La fino de la direktado de Claus Helmut Drese ankaŭ signifis, ke Harnoncourt finis sian laboron ĉe la Viena Ŝtata Opero. Posteuloj de Drese demandis lin nur pri direktado de Idomeneo. Ĉar Harnoncourt ne komprenis la mankohavan dramecan kuntekston de pluaj prezentadoj, li retiriĝis.

Styriarte[redakti | redakti fonton]

Ekde 1985 oni okazigas en Graz klasikmuziajn festivalojn dediĉitajn al Harnoncourt nome Styriarte. La festivaloj ekde tiam fariĝis la ĉefa platformo por Concentus Musicus. Al la komencaj koncertoj, prezentadoj de oratorioj kaj koncertaj operoj poste ankaŭ alvenis scenaj operprezentadoj. Kun Haydn Harnoncourt komencis ĉe styriarte en 1987 longjaran kunlaboron kun Ĉambrorkestro de Eŭropo, kiu kondukis trans multatentita kompletregistraĵo de la simfonioj de Beethoven trans Schumann kaj Mendelssohn ĝis Bartók. En 2005 li direktis Carmen de Georges Bizet fervore akceptitan far publiko kaj kritiko, por kiu li verkis propran version konsiderantan plie la intencojn de la komponisto (reĝio Andrea Breth, scenaranĝo Annette Murschetz). En 2008 Harnoncourt aperis per Idomeneo de Mozart ne nur kiel dirigento, sed ankaŭ kiel reĝisoro, je kio lia filo Philipp, havante teatrajn spertojn kiel lumformisto, helpis lin kiel kunreĝisoro scenaro Rolf Glittenberg, kostumoj Renate Martin kaj Andreas Donhauser). Dum Styriarte 2009 Harnoncourt direktis koncertan (duonscenan) prezentadon de la opero Porgy and Bess de Gershwin.[2]

Harnoncourt ĉe la Festivalo de Salcburgo[redakti | redakti fonton]

Ekde la fruaj 1990-aj jaroj Harnoncourt preskaŭ ĉiujare prezentis ĉe la Festivalo de Salcburgo kaj kiel opera kaj kiel koncerta dirigento. Sian unuan operon li direktis tie en 1995 (Le nozze di Figaro de Mozart, reĝio Luc Bondy). En 2006 li direktis okaze de la inaŭgurado de la nova malgranda festivaldomo novenscenigon de Le nozze di Figaro de Mozart (reĝio Claus Guth) kaj en Felsenreitschule la reekprenadon de La clemenza di Tito. Harnoncourt anoncis en decembro 2005 okaze de intervjuo kun la aŭstra revuo News, ke li reduktos sian laboron ĉe la festivaloj aĝokaŭze kaj pro sia laboro ĉe Theater an der Wien al someraj orkestrokoncertoj kaj ne plu direktos operprezentadojn. Tiel li direktis fine de aŭgusto 2007 nur koncertojn de la Vienaj Filharmoniistoj en la granda festivaldomo.

Harnoncourt ĉe Theater an der Wien[redakti | redakti fonton]

Ĉe Theater an der Wien Harnoncourt direktis en marto 2006 reekprenadon de la produktaĵo de Lucio Silla de la Vienaj Festosemajnoj. En aprilo 2006 li direktis tie scenan realigaĵon de Die Schuldigkeit des ersten Gebots de Mozart' (reĝio Philipp Harnoncourt), kiu okazis kadre de al festivalo Osterklang.

Ekde 2007 Harnoncourt laboras kiel operdirigento en Theater an der Wien: La 17-an de novembre li direktis la premieron de Orlando paladino de Joseph Haydn (reĝio Keith Warner). Pluaj produktadoj estas pl.anataj por la sekvaj jaroj.

La 5-an de decembro 2009 tie okazis la premiero de prezentadserio de la Haydn-opero "Il mondo della luna". Nikolaus Harnoncourt direktis sian Concentus Musicus Wien, reĝisoris Tobias Moretti.

Kantmuziko[redakti | redakti fonton]

Sur la kampo de kantmuziko en 1978 komencis longjara ligo kun la Arnold-Schoenberg-ĥoro sub Erwin Ortner. Ĉi tiu ĥoro ne nur estas preferata elekto je projektoj kun Concentus Musicus, sed ĝi ankaŭ sinprezentas dum koncertoj kun aliaj orkestroj. En la sonregistraĵoj de la kantatoj de Bach Harnoncourt plue uzis knaboĥoroj kiel Wiener Sängerknaben kaj Tölzer Knabenchor, je pli grandaj kantverkoj li preferis profesiajn ĥorojn.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

De Harnoncourt[redakti | redakti fonton]

  • „Literfideleco ne estas verkfideleco, la demando pri la senco devas stari antaŭ la ekzekuciado de preskriboj.“[3]
  • „En nia jarcento establiĝis sub la kapvortoj 'verkfideleco' kaj 'aŭtenteco' aparte subtila speco de mensogemo. Oni opiniis, ke la linioj mem estas ĉio, inter la linioj ekzistas nenio ol arbitraj aldonaĵoj de vanaj interpretantoj. Ju pli oni asertis interpreti la verkojn ‚aŭtente‘, des pli oni malproksimiĝis de la esenca, de la senco de la muziko. Oni kredis prezenti la purigitan artverkon kaj vere prezentis sekiĝintan kadavron.“[3]

Traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Milan Turkovic, Monika Mertl: Die seltsamsten Wiener der Welt. Nikolaus Harnoncourt und sein Concentus Musicus. Residenz, Salzburg 2003, ISBN 3-7017-1267-0.
  • Monika Mertl: Vom Denken des Herzens. Alice und Nikolaus Harnoncourt. Residenz, Salzburg 1999, ISBN 3-7017-1051-1 (mehrere Auflagen, aktualisiert 2005 unter dem Titel Nikolaus Harnoncourt. Vom Denken des Herzens).
  • Johanna Fürstauer (Hrsg.): Mozart Dialoge – Gedanken zur Gegenwart der Musik von Nikolaus Harnoncourt. Residenz, Salzburg 2005, ISBN 3-7017-3000-8.
  • Sabine M. Gruber: Unmöglichkeiten sind die schönsten Möglichkeiten. Die Sprachbilderwelt des Nikolaus Harnoncourt. Residenz, Salzburg 2003, ISBN 3-7017-1345-6.
  • Sabine M. Gruber: Mit einem Fuß in der Frühlingswiese. Ein Spaziergang durch Haydns Jahreszeiten mit Sprachbildern von Nikolaus Harnoncourt. Residenz, Salzburg 2009, ISBN 978-37017-1517-6.
  • Wolfgang Gratzer (Hrsg.): Ereignis Klangrede. Nikolaus Harnoncourt als Dirigent und Musikdenker. klang-reden 3. Rombach, Freiburg i. Br. 2009, ISBN 978-3-7930-9551-4.
  • Ausstellungsdokumentation Nikolaus Harnoncourt. Die Universität Mozarteum Salzburg ehrt den Dirigenten und Musikdenker. Universität Mozarteum, Salzburg 2008.
  • Otto Hochreiter (Hrsg.): Being Nikolaus Harnoncourt. Styria, Wien (u.a.) 2009, ISBN 978-3-222-13280-3.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.munzinger.de/search/portrait/nikolaus+harnoncourt/0/14613.html
  2. styriarte 2009, abgerufen am 18. November 2009
  3. 3,0 3,1 Eleonore Büning: Jedes Ding hat seine Zeit. Die Zeit 1995 n-o 32, [1], aliro: 28-an de aŭgusto 2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]