Nikos Kazantzakis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikos Kazantzakis

Nikos Kazantzakis (en greka: Νίκος Καζαντζάκης) (18-a de februaro de 1883, Iraklio, Otomana Imperio - 26-a de oktobro de 1957, Frajburgo, Germanio): greka verkisto, aŭtoro de poemoj, romanoj, eseoj, teatraĵoj kaj veturverkoj. Estas, eble, la greka verkisto kaj filozofo plej grava de la 20a jarcento kaj tiu kiu estis tradukita al plej nombraj lingvoj. Tamen li ne estis tre konata ĝis la premiero en 1964 de la filmo de Miĥalis Kakojannis Zorba, la greko, bazita sur la romano de Kazantzakis Aleksis Zorbas.

Biografio

Kazantzakis naskiĝis en Megalokastro (nuna Iraklio, Kreto) en 1883. Kiam Kazantzakis naskiĝis, Kreto estis ankoraŭ sub regado de la Otomana Imperio. Lia familinomo, Kazantzakis, derivas el turka vorto Kazanci, kie signifas "potisto". En 1902, Kazantzakis translokiĝis al Ateno (Grekio), kie li studis juron en la Universitato de Ateno kaj poste, en 1907, elmigris al Parizo por studi filozofion. Tie li estis influita de la instruaĵoj de Henri Bergson.

Reveninte al Grekio, li ektradukis filozofiajn verkojn kaj en 1914 ekkontaktis kun Angelos Sikelianos. Kune ili veturis dum du jaroj tra lokoj kie floras la kulturo grek-kristana, grandparte influita de la entuziasma naciismo de Sikelianos.

Kazantzakis geedziĝis kun Galatea Aleksiu en 1911; kaj divorcis en 1926. Li edziĝis denove, kun Elena Samiu, en 1945.

En 1919, kiel Ĝenerala Direktoro de la Ministerio de Sociala Bonfarto, organizis la translokigon de la tieaj grekaj populacioj el la regiono de Kaŭkazo al Grekio post la Rusa Revolucio de 1917. Por Kazantzakis, tiu estis la komenco de longveturado tra la mondo. Ĝis sia mortiĝo en 1957, li provizore loĝis en Parizo kaj Berlino (ekde 1922 ĝis 1924), Italio, Rusio (en 1925), Hispanio (en 1932) kaj poste en Kipro, Egino, Egipto, la Monto Sinajo, Ĉeĥoslovakio, Nico (poste li aĉetos vilaon en la ĉirkaŭoj de Antibes, en la areo de la Malnova Urbo, ĉe la fama ondorompilo), Ĉinio kaj Japanio.

Tombo de Nikos Kazantzakis en Iraklio.

Dum li estis en Berlino, kie la politika situacio estis eksploda, Kazantzakis malkovris komunismon kaj iĝis admiranto de Lenino. Neniam estis fervora komunisto, sed vizitis Sovetunion kaj estis kun la verkisto kaj membro de la Maldekstra Opozicio de la rusaj komunistoj Victor Serge. Li atestis la ascendon de Stalino, kaj seniluziiĝis pri komunismo soveta. Li iĝis pli universisma.

En 1945, li iĝis estro de magranda maldekstra partio nekomunista, kaj eniris en la greka registaro kiel senpostena ministro. Li demiziis el la posteno venontjare.

En 1946, la Sociero de Grekaj Verkistoj rekomendis Kazantzakis kaj Angelos Sikelianos por esti ricevantoj de la Nobel-premio pri literaturo. En 1957, li malgajnis antaŭ Albert Camus pro unusola voĉo. Camus diros poste ke Kazantzakis meritas la honoron «centoble» ol li mem.

En 1957 ekveturis denove, al Ĉinio kaj Japanio. Tiu estis lia lasta veturo. Kazantzakis, kiu suferis leŭkemion, malsaniĝis kaj estis translokigita al Frajburgo (Germanio), kie li mortiĝis. Li estas entombigita ĉe murego de Iraklio, ĉar la Ortodoksa Eklezio ne permesis lian entombigon en tombejo. Lia epitafo diras: "Nenion mi esperas. Nenion mi timas. Mi estas libere" (en greka: Δὲν ἐλπίζω τίποτα, δὲ φοβῦμαι τίποτα, εἶμαι λεύτερος).

Tomboŝtono de Kazantzakis, kies epitafo diras: "Nenion mi esperas. Nenion mi timas. Mi estas libere"

Ŝablono:LigoElstara