Nila krokodilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nila krokodilo
Nilecroc100.jpg
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Reptilia
Ordo: Krokodiluloj
Familio: Krokodiledoj
Subfamilio: Krokodilenoj
Genro: Crocodylus
Specio: C. niloticus
Crocodylus niloticus
(Laurenti, 1768)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Arealo de Nila krokodilo
Arealo de Nila krokodilo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nila krokodilo ankaŭ nomata Afrika krokodilo (Crocodylus niloticus) estas afrika krokodilo kiu estas komuna en kelkaj areoj de kelkaj landoj de Orienta Afriko nome en Somalio, Etiopio, Ugando, Kenjo, Egipto, Zambio kaj Zimbabvo sed loĝas ankaŭ en Okcidenta Afriko.

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Antikve la Nila krokodilo loĝis en la Nila delto kaj la Rivero Zarqa, kaj estis konstatitaj de ekzemple Herodoto laŭ kiu ili loĝis en la Lago Moeris. Oni supozas ke ili formortis en la Sejŝeloj komence de la 19a jarcento. Oni scias per fosiliaj restaĵoj ke ili iam loĝis en la Lago Eduardo.[1] La nuna teritorio de la Nila krokodilo etendas el la Rivero Senegalo, Laĝo Ĉado, Ŭadajo kaj Sudano al la Kunene kaj la Okavanga Delto. En Madagaskaro, krokodiloj loĝas en okcidentaj akj sudaj partoj el Sembirano al Port Dauphin. Ili foje estis vidataj en Zanzibaro kaj en Komoroj.[1]

En Okcidenta Afriko, Nilaj krokodiloj loĝas plej ofte ĉe marbordaj lagunoj, stuaroj kaj en riveroj borde de la ekvatora arbarzono. En Orienta Afriko ili troviĝas ĉefe en riveroj, lagoj, marĉoj kaj akvorezervujoj. Oni scias ke ili eniras en la maro en kelkaj areoj, kaj eĉ unu specimeno estis vidata 11 km for de la Golfeto de Santa Lucia en 1917. En Madagaskaro ili adaptiĝis al vivo en kavoj. Post tio la krokodiloj povas resti en la neprofundaj partoj de ili aŭ en la ĉirkaŭaĵoj.[1]

Biologio kaj aspekto[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de Nila krokodilo el flanko

Nilaj krokodiloj havas malhelan bronzecan koloron supre, kun nigraj punktoj dorse kaj malhelpurpuran en ventro. Flankoj, kiuj estas falvecverdaj, havas malhelajn makulojn laŭ oblikvaj strioj. Estas iom da variado relative al sia medio; specimenoj el fluantaj akvoj tendencas esti pli helaj ol tiuj kiuj loĝase en lagoj aŭ marĉoj. Ties okuloj estas verdaj.[1]

Kiel ĉiuj krokodiloj, ili estas kvarpiedaj kun kvar mallongaj, disetendaj kruroj; longa, povega vosto; skvameca haŭto kun serioj de ostecaj ŝildoj laŭ la tuta dorso kaj vosto; kaj povegaj makzeloj. Ili havas niktitomembranojn por protekti siajn okulojn kaj havas larmotubojn, kaj povas purigi siajn okulojn per larmoj.

Naztruoj, okuloj kaj oreloj estas situaj kapopinte, kaj tiele la resto de la korpo povas resti subakve. Ankaŭ ties koloro helpas ilin kaŝiĝi: junuloj estas grizaj, multkoloraj aŭ brunaj; kun pli malhelaj krucbendoj en siaj vosto kaj korpo. Kiam ili maturiĝas ili iĝas ankaŭ pli malhelaj kaj la krucbendoj svagas, ĉefe tiuj de la korpo. La subventro estas flaveca, kaj el tio eliras bonkvalita ledo.

Ili kutime treniĝas sub siaj ventroj, sed ili povas ankaŭ "alte piediri" havante siajn trunkojn supergrunde. Pli malgrandaj specimenoj povas galopi, kaj eĉ pli grandaj krokodiloj kapablas surprizi per sia rapideco ĝis 12 al 14 km/h. Ili povas naĝi multe pli rapide movante siajn korpojn body kaj vostojn per sinua movmaniero, kaj ili povas plufari tiun movoformon multe pli da 30 al 35 km/h.

Ili havas trikavan koron kiu estas ofte miskomprenita kiel 4-kavan pro longeca kora septum, kiu estas fiziologie simila al la kvarkava koro de birdo, kiuc estas ĉefe efikaj por oksigenigi sian sangon. Ili kutime subnaĝas nur dum paro de minutoj, sed ili povas resti subakve ĝis 30 minutoj se ili estas minacataj, kaj se ili restas senmova ili povas haltigi sian spiron dum 2 horoj. Ili havas ektoterman metabolismon, kaj tiele ili povas survivi longe sen manĝi — kvankam kiam ili povas manĝi, ili povas manĝi ĝis duonon de sia korpopezo dum unu fojo.

Ili havas riĉa voĉon gamon, kaj bonan aŭdkapablon. Ties haŭto havas nombrajn entegmentajn sensorganojn (ISO), kiuj povas reagi al ŝanĝoj en akvopremo.

La forto de la mordo de plenkreska Nila krokodilo estas konsiderata kiel povega ((22 kN)). Tamen la muskoloj responsaj por malfermi la buŝon estas ege malfortaj, permesantaj homon facile reteni fermita la krokodilan buŝon per malgranda forto.[2] Ties buŝon plenas per totalo de 64 al 68 konusformaj dentoj. Je ĉiu flanko de la buŝo estas 5 dentoj fronte de la supra makzelo (la antaŭmakzelaj), 13 aŭ 14 en la resto de la supra makzelo (la makzelaj), kaj 14 aŭ 15 je ĉiu flanko de la malsupra makzelo (la mandibloj). Junuloj rapide perdas haŭtaĵon el la buŝopinto nomatan la ovodenton, per kiuj ili rompas la ovoŝelon dumnaske.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Guggisberg, C.A.W.. (1972). Crocodiles: Their Natural History, Folklore, and Conservation. ISBN 0715352725. 
  2. National Geographic documentary; "Bite Force", Brady Barr.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]