Nildelto
El Vikipedio
Nildelto estas la riverdelto, kiun formas la afrika Nilo.
Enhavo |
Situo [redakti]
La Nila riverdelto troviĝas en norda Egiptio norde (t.e. sube) de Kairo ĉe la marbordo de la sudorienta Mediteraneo.
Priskribo [redakti]
Ĝi okupas ĉ. 24.000 km², tra kiuj fluas la Nilo finfine al la Mediteraneo.
Ĉar oni konstruis de 1960 ĝis 1971 ĉe la Naserlago la Altan Baraĵon de Asuano, tiu retenis plimulton de ŝvebaĵoj kaj sedimentaĵoj, tiel malhelpante la naturan sterkadon de la subaj agroj. Tio estis ankaŭ la kaŭzo, ke la riverdelto ne akiras novajn areojn el la maro, sed ĝin frapas, mordas la marondoj.
Lokoj en aŭ ĉe la Nildelto [redakti]
- Kairo (AL-Kahirah)
- Gizo (Al-Ĝizah)
- Heliopolis (Misr-al-Ĝaddiah)
- Imbabah
- Banha
- Ŝibin al-Kaŭm
- Ismailija (As Isma iliyah; ĉe Sueza Kanalo, kunligita per flankkanalo kun la riverdelto)
- Zagazig (Az-Zakazio)
- Tanta
- Al-Mahallat al-Kubra
- Mansura (Al-Mansura)
- Naukratis (Nebireh)
- Damanhur
- Kafr Aŝ-Ŝejĥ
- Aleksandrio (Al-Iskandarijah)
- Port Said
- Dumjat
-
La Rozeta ŝtono, trovita en la Nildelto en 1799