Nilgiria Biosfera Rezervejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nilgiria Biosfera Rezervejo
biosfera rezervejo [+]
Koordinatoj11° 40′ 12″ N, 76° 32′ 24″ O (mapo)11.6776.54Koordinatoj: 11° 40′ 12″ N, 76° 32′ 24″ O (mapo)

Nilgiria Biosfera Rezervejo (Barato)
Nilgiria Biosfera Rezervejo (Barato)
DEC
Nilgiria Biosfera Rezervejo
Nilgiria Biosfera Rezervejo
Map
Nilgiria Biosfera Rezervejo
Vikimedia Komunejo:  Nilgiri Biosphere Reserve [+]
vdr

La Nilgiria Biosfera Rezervejo estas biosfera rezervejo en Okcidentaj Ghatoj, Nilgiri-Montetoj de suda Barato. La Okcidentaj Ghatoj, kiuj ampleksas Nilgiri-Montetojn, estas konsiderataj kiel estontan Mondan heredaĵon de Unesko [1].

Protektejoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La rezervejo kovras 5 520 km² en la subŝtatoj de Tamilnado (2 537,6 km²), Karnatako (1 527.4 km²) kaj Keralo (1 455.4 km²). Ĝi preskaŭ komplete encirkligas Nilgiri-Altebenaĵon.

Protektitaj areoj[redakti | redakti fonton]

Nilgiri-Montetoj ekde Dodabeta-Monto.

La Mudumalaja Nacia Parko (321.1 km²), Wajanado Rezervejo (344km²), Bandipura Nacia Parko (874km²), Nagarholea Nacia Parko (643 km²), Mukurtia Nacia Parko (78 km²) kaj Silent-Vala Nacia Parko (89.52km²) estas protektataj areoj ene de la biosfera rezervejo. Tiu ĉi ankaŭ enhavas zonojn de Nilgiri-Montetoj kie forstumado kaj turismo estas permesataj, inkluzive de Nilgiris-Distrikto (Norda (448,3 km²) kaj Suda Nilgiris-Distrikto (198,8 km²)), Erode-Distrikto (Satjamangalam-Arbaro (745,9km²) kaj Erode- (49.3 km²)) kaj Kojmbatore-Distrikto (696.2 km²) en Tamilnado.

La rezervejo etendiĝas ekde la tropikaj humidaj arbaroj de la lofaj okcidentaj deklivoj de Ghatoj ĝis la tropikaj sekaj arbaroj je la leaj orientaj deklivoj. Precipitaĵo varias ekde 500 mm ĝis 7000 mm jare. La rezervejo ampleksas tri ekoregionojn, la sudokcident-ghatajn humidajn deciduajn arbarojn, sudokcident-ghatajn montarajn pluvarbarojn, kaj sud-dekkan-altebenaĵajn sekajn deciduajn arbarojn. La biotopaj tipoj inkluzivas montaran arbaron, kvazaŭĉiamverdajn humidajn arbarojn, dornan arbaron kaj arbustaron, montarajn herbejojn, kaj alt-altitudajn Ŝola-arbarojn.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Rivero meze de verdaĵo en Nilgiri-Montetoj.

La faŭno inkludas pli ol 100 speciojn de mamuloj, 350 speciojn de birdoj, 80 speciojn de reptilioj; ĉirkaŭ 39 speciojn de fiŝoj, 31 speciojn de amfibioj,[2] 316 speciojn de papilioj [3] kaj nenombreblajn senvertebrulojn.

Maloftaj bestoj inkludas tigrojn, aziajn elefantojn, kaj nilgiritragojn (Nilgiritragus hylocrius).

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La rezervejo havas tre riĉan plantan diversecon. El 3 300 specioj, 1 232 estas endemiaj. La genro Baeolepis estas ekskluzive endemia al Nilgiria Biosfera Rezervejo. Aliaj plantaj komplete limigitaj al ĝi inkluzivas speciojn de Adenoon, Calacanthus, Baeolepis, Frerea, Jarodina, Wagotea kaj Poeciloneuron. El la 175 specioj de orkidacoj kiuj oni tie ĉi trovas, 8 estas endemiaj. Ili inkludas la minacatajn speciojn Vanda, Liparis ( orkidacoj ), Bulbophyllum, Spiranthes kaj Thrixspermum.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle UNESCO, World Heritage sites, Tentative lists, Western Ghats sub cluster, Niligiris.It includes the Mudumalai,Mukurthi,Wayanad and Bandipur national parks retrieved 4/20/2007 World Heritage sites, Tentative lists
  2. angle Tamil Nadu Forest Department
  3. Mathew George and Kumar M. Mahesh, Directors Note [1]- Chapter 6, STATE OF THE ART KNOWLEDGE ON THE BUTTERFLIES OF NILGIRI BIOSPHERE RESERVE, INDIA, ENVIS Centre, Wildlife Institute of India, retrieved 6/10/2007BUTTERFLIES Arkivigite je 2009-01-08 per Archive.today angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]