Nilo-sahara lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nilo-sahara lingvaro estas lingvofamilio de popoloj, kiu dividiĝas je (1) Fura, (2) Maba, (3) Sahara, (4) Songaja kaj (5) Ŝari-Nila grupoj. Totala kvanto: 31 mln. La plej multnombraj popoloj de la familio: Luoj, Kanuroj, Dinkoj, Songajoj.

LingvogrupoKvanto (mln)
Fura 0.46
Maba 0.36
Sahara 5.11
Songaja 2.29
Ŝari-Nila 23.10
Totalo 31.32

(1) Fura grupo

FUROJ

(2) Maba grupo

MABA

(3) Sahara grupo

KANUROJ

  • Nomo: [m] beri-beri; [f] Kanouris; [r] kanuri
  • Popolo en Niĝerio, Niĝero, Kameruno kaj Ĉado. Totala kvanto: 6 mln, inter ili en Niĝerio 5,1 mln (1992).
  • Lingvo: kanura.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

(4) Songaja grupo

SONGAJOJ

(5) Ŝari-Nila grupo

a. Orientsudana subgrupo

DINKOJ

  • Nomo: [f] Dinka; [r] dinka
  • Popolo de Nilo-Sahara lingvofamilio en Sudano. Loĝas en basenoj de la riveroj Bahr-el-Gazal kaj Nilo Blanka. Totala kvanto: ĉirkaŭ 2 mln.
  • Lingvo: dinka, plimulto konas ankaŭ la araban lingvon.

NUEROJ

  • Nomoj: [m] naas; [f] Nouer; [r] nuer
  • Popolo de nilota grupo en la sudo de Sudano (1,6 mln, 1992) kaj en najbaraj regionoj de Etiopio (100 mil).
  • Lingvo: nuera.
  • Kredantoj: tradiciaj konfesoj.

LUOJ

  • Nomoj: [m] luo; [f] Lwo; [r] luo
  • (1) grupo de popoloj en Afriko. Dividiĝas je nordaj luoj (ŝilukoj, anuakoj k.a.) - en la sudo de Sudano, kaj sudaj luoj (mem luoj, aluroj, aĉoloj k.a.) - en Ugando, Kongo (Kinŝasa), Tanzanio, Kenjo k.a. Totala kvanto: 5,2 mln.
  • Lingvoj: de ŝari-nila branĉo de nilo-saharaj lingvoj.
  • (2) Popolo de lua grupo en Kenjo (3,25 mln) kaj Tanzanio. Totala kvanto: 3,47 mln (1992).
  • Nomoj: ĝoluo; Lwo; lua lingvo
  • Kredantoj: tradiciaj konfesoj, estas ankaŭ kristanoj (precipe katolikoj) kaj muzulmanoj-sunaistoj.

MASAOJ

  • Nomoj: [m] maasai; [f] Massai; [r] masai
  • Popolo de nilota grupo en Kenjo kaj Tanzanio, 670 mil (1992).
  • Lingvo: masaa.
  • Kredantoj: tradiciaj konfesoj.

NUBIANOJ

  • Nomoj: [m] nuba; [f] Nubiens; [r] nubijci
  • Popolo en la sudo de Egipto (350 mil, 1992) kaj nordo de Sudano (2,2 mln), ĉefloĝantoj de Nubio.
  • Lingvo: nubia.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

b. Centr-sudana subgrupo

BAGIRMOJ

  • Nomo: [m] barmage; [f] Baguirmi, Sara; [r] bagirmi
  • Popolo en Ĉado (530 mil, 1992) kaj Sudano (20 mil).
  • Lingvo: bagirma.
  • Laŭ religio precipe muzulmanoj-sunaistoj.

MORU-MANGBETOJ

  • Nomoj: [f] Morou-Mahdi; [r] moru-mangbetu
  • Grupo de popoloj en Kongo Kinŝasa (1,25 mln, 1992) kaj Ugando (950 mil). Totala kvanto: 2,35 mln
  • Lingvo: de ŝari-nila branĉo de nilo-sahara familio.
  • Adeptoj de tradiciaj religioj.