Nilometro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 30° 0′ 24.70″ N 31° 13′ 29.92″ O / 30.0068611 °N, 31.2249778 °O / 30.0068611; 31.2249778 (mapo)

Malnova nilometro sur insulo Elefantine (Satis-templo)

Nilometro estas mezurilo de la nila rivernivelo en formo de diversaj konstruaĵoj. Ĝi servis por koni la rivernivelon dum la jara inunda periodo. Ofte temas pri ŝtuparo, kiu kondukas al la Nila bordo. Alia formo estas gravuritaj skaloj sur muro. Pli poste aperis ŝaktoj, ligitaj per malfermitaj kanaloj al Nilo. Tiuj servis al konstruo de baraĵlago ĉe Asuano por dumjara mezurado de la Nila akvonivelo.

Malnov-egiptaj nilometroj estas videblaj en Memfiso, Dendera, Edfu, Per Hapi kaj sur insulo Elefantine. En la Nildelto oni ne uzis nilometrojn, pro la daŭra natura sedimentiĝo de nila ŝlimo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Stephan Seidlmayer: Historische und moderne Nilstände. Untersuchungen zu den Pegelablesungen des Nils von der Frühzeit bis zur Gegenwart. Achet, Berlin 2001, ISBN 3-9803-7308-8