Nina Burri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nina BURRY, (n. 1978 en Berno, Svisujo) estas baleta dancistino kaj hodiaŭ artistino en tordado.

Biografio

Nina Burri havis fruan edukadon pri baleto kaj duonopero en Berno, kaj dancis en berna teatro. Baldaŭ Nina Burri iris en ŝtata baleta lernejo de Berlino («Staatliche Ballettschule Berlin») kaj finis la lernejon kun oficiala diplomo "ŝtata provita sceneja dancistino": «Staatlich geprüfte Bühnentänzerin» (State recommanded stage-dancer) en jaro 1998.

Nina Burri dancis du jarojn kun Rudra Béjart Lausanne». kaj malfrue kun ŝtata teatro Saarbruecken kaj en granda teatro en Limoges.

Nina Burri dancis ankaŭ ĉe Bal du Moulin Rouge en Parizo, kaj en Berlino «Belle et Fou- Das Spiel mit der Lust». Ekde marto 2007 Nina Burri dancis 4 monatojn en Tokio.

Malfrue Nina Burri lernis dum 6 monatoj la tordadan artan kaj la manan balancilon en ĥina akrobatika trupo en Pekino kaj en internacia arta lernejo. Ekde marto 2008 Nina Burri dancis en Berlino, ankaŭ en «Deutsches Showballett Berlin GmbH», germana televida baleto, (German Television Ballet), kaj ekde fino de junio 4 monatojn en la produktado «Vienna-Marrakech-The Show» en Herods Palace en Eilat/ Israelo. Hodiaŭ Nina Burri kontinuas la karieron en cirkoj kaj varieteaj teatroj.

Vidu ankaŭ en alilingva Vikipedio

Eksteraj ligiloj