Nina Červenková-Burianová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nina Červenková-Burianová
Persona informo
Naskonomo Františka Červenková
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1893 (1893-08-12)
en Prago
Morto 10-an de aprilo 1962 (1962-04-10) (68-jaraĝa)
en Prago
Ŝtataneco CislajtioĈeĥoslovakio
Familio
Edz(in)o Vlasta Burian
Okupo
Okupo aktoro
vdr
Tombo de Vlasta Burian kaj Nina

Františka Červenková-Burianová naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1893 en Prago kaj ŝi estis vivkunulino de ĉeĥa aktoro Vlasta Burian. En la jaro 1919 ŝi edziniĝis kun Vlasta Burian (1891 - 1962). Pri tio, kiel ili interkonatiĝis, oni rakontis kelke da okazintaĵoj. Sed certa estas tio, ke en la geedziĝtago jam Nina estis graveda, sed fine ŝi abortis kaj ŝi jam ne plu povis havi infanojn. Unusola ido de Burian tiel estis lia eksteredzeca filino Emílie Burianová-Kristlová (1912 - 1996), kiun li havis kun dancistino Marie Pírková (1892 - 1944).

Interese estas, ke ŝi devene nomiĝis Františka, sed Burian ĉie alparolis ŝin Nina kaj tiu ĉi nomo jam restis al ŝi. Ilia geedzeco estis nekredeble firma. Nina amegis Vlaston kaj ŝi ne povis vivi sen li. Ŝi estis kvazaŭ lia "obeema hundeto". Ŝi akompanis lin ĉie kaj ŝi estis lia fidela kunulino, konsilanto kaj amikino. Ŝi ankaŭ ĉeestis dum filmado de ĉiuj filmoj de Burian kaj liaj teatraj prezentiĝoj. Ŝi estis tia lia talismano por feliĉo. Hodiaŭ jam estas konata la afero, ke Nina devis esti en ĉiuj prezentiĝoj de Burian. Alie Burian ne ludus. Nina estis tre eleganta kaj ŝia naskita eleganteco eltenis al ŝi ĝis fino de ŝia vivo.

Post la milito Nina restis unusola apogo kaj kunulino de Burian. Ŝi donis al li forton elteni kaj supervivi. Kiam en la 50-aj jaroj la grave malsana Burian vojaĝis tra estradoj tra la tuta respubliko, lia edzino ĉiam estis en lia proksimeco kaj ŝi akompanis lin en ĉiuj prezentiĝoj.

Pruvo de ŝia amo estas ankaŭ ŝia morto. Kiam Burian la 31-an de januaro 1962 mortis, Nina perdis unusolan sencon de la vivo. Ŝi malsaniĝis kaj fine ŝi mortis la 10-an de aprilo 1962 en Prago en aĝo sesdek naŭ jaroj - tri monatoj post la morto de Burian kaj unu tago post liaj neĝisvivintaj sepdek unuaj naskiĝtagoj. Laŭ memorantoj ŝi mortis rekte sur tombo de Burian... Hodiaŭ estas jam certe, ke Burian ne estus pli bone en tio sen Nina kaj li ne fariĝis tiel populara.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]