Nine Inch Nails

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nine Inch Nails
Trent Reznor en 2008
Trent Reznor en 2008
Bazaj informoj
Deveno Ŝablono:Flagicon Klevlando, Ohio, Usono
Ĝenroj Metal, Industria muziko, Alternative metal, Industria metal
Aktivaj jaroj 1988 - nuntempo
Eldoninto The Null Corporation
Interscope
Nothing
TVT
Island
Rykodisc
Retejo www.nin.com
Membroj

Trent Reznor
Robin Finck
Justin Meldal-Johnsen
Alessandro Cortini
Josh Freese

vdr

Nine Inch Nails aŭ alternative NINNIИ, estas usona muzikgrupo formita en 1988 en Klevlando, Ohio kaj gravitante ĉirkaŭ Trent Reznor, kreinto, kantisto, gvidanto kaj nura kontinua membro.

Nomo

Nine Inch Nails estas anglalingve kantanta grupo kaj ĝia nomo tradukiĝas en tiu lingvo «Najloj de naŭ coloj» aŭ alternative «Ungoj de naŭ coloj», la vorto nail estante dusignifa. Naŭ coloj egalas proksimume 22 centimetroj kaj multaj retaj diskutoj polemikis pri la signifo de tiu nomo (la najloj estus referenco al la krucumado de Jesuo Kristo, la ungoj aludos tiuj de Freddy Krueger, ktp…). La elpensinto Reznor klarigis al komunikiloj ke li malŝatas gruponomojn kaj ke li elektis tiun ĉi el 200 ideoj. «Ĝi aspektis grafike bonega kaj facilis mallongigi ĝin. Ĝi ja havas nenian laŭvortan sencon. Ĝi ŝajnigas timiga, malmola kaj vireca! Estas malbeno elekti gruponomon.[1]»

Kariero kun muzikeldonejoj

La unua albumo de NIИ, Pretty Hate Machine, aperinta en la 20-an de oktobro 1989 estas agresema, ardoplena kiel la unuaj pecoj Head like a holeTerrible lie (senpera kaj kolera ĝemo al Dio) kiu rekte celas la tripojn antaŭ la kapo, sed jam lasas vidigi emon al depresio kaj malbonfarto en pli trankvilaj pecoj.

La sukceso venos tuje, ambaŭ ĉe subgrundo de kie venas industrio kaj gotiko, muzikĝenron kiun li memfare miksis, kiel ĉe adeptoj de populara, «ĉefflua» sonoj. Iuj responsigis na Reznor alkonduki ĝenrojn estinte subgrundaj kaj relative konfidencaj al larĝa publiko, sed la koncernato malakceptas tion.[1] Ĉiel, la populareco kiun NIИ ĝuas ĉe malluma kaj gotika publiko estas neneigebla. Li estis grava helpanto por Marilyn Manson je ĝia debuto kaj grandparte influis aliajn industrimetalrokajn grupojn kiel Rammstein, la plej diskovendinta germanlingva grupo.

NIИ daŭrigos sian padon dum la 1990-oj, ludante interalie en la Woodstock-festivalo de 1994. Li aperigas malmulte da albumoj, nome tri dum la jardeko. Kiel aliaj artistoj de tiu movado, li ne hezitas ŝoki kaj aludas temojn kiel morto, torturo (kiel en la (mis)fama rokvideo Happiness in Slavery de 1992), depresio, sekso (kiel en la fama peco Closer, ĉe l'albumo The Downward Spiral) sed neniam suferos kulpigado tiom severa kiom pli «ekstremaj» aroj kiel Marilyn Manson. Li estas fama ĉe l'komunikiloj por esti neintervjuema sed perfektigema kaj sensema kaj honesta en sia laboro. Li aperigas en 1999 The Fragile kiu mirfrapas pro malsimpleco kaj tortureco. La kantisto poste sin deklaros depresia kaj alkohola kiam li verkis la albumon.

Post ses jaroj, NIИ revenas kun nova albumo, With Teeth, laŭdita de la kritikoj, kiun li grandparte memfaris; la aliaj membroj foriris dum la longa paŭzo 1999-2005. Por la posta turneo, li dungis Jeordie White, alinome Twiggy Ramirez, forlasinte Marilyn Manson. Por la unua fojo, la tekstoj ekhavas politikan dimension en The Hand that Feeds: «Ĉu vi mordos la mano kiu nutras?» ; temas pri nevualita akuzado de la administracio de George W. Bush. Li daŭrigas sian maltrankvilecon kaj kritikadon en la koncepta albumo Year Zero, aperinta du jaroj poste flanke de samnomata ludo de alterna realeco, kiun li ludas kun sia publiko per signoj spureblaj en sia retejo, siaj koncertoj, ktp… La ludo temas pri «Orvela bildo de Usono ĉirkaŭ la jaro 2022».

Kariero sendepende kaj rete

Trent Reznor estas iele aŭtonoma depost 1992, kiam li kreis Nothing Records, malgranda muzikeldonejo ne tute sendependa ĉar fakte estrita de granda eldonejo Interscope Records, siavice estrita de la giganto Universal Music Records. Nothing Records estis malkreita en frua 2004. En majo 2007, Trent Reznor malestimis na Universal pro antaŭaj kvereloj pri siaj politikaj kaj kontraŭ-registaraj sintenoj kaj aperte kulpigis la eldonejon vendi siajn albumojn je tro alta prezo. [2] Li eĉ kuraĝigis sian publikon nelaŭleĝe akiri sian pecojn.[3]

La 1-a de oktobro 2007, Radiohead aperigis sian novan albumon In Rainbows rete kaj disponebla por elŝuti laŭ libera prezo. Tiun eventon en la muzikmondo laŭdis Trent Reznor kiu anoncas la ne-renovigo de sia kontrakto kun Interscope Records kaj deziras disvolviĝi tute sendepende. Produktante la albumon de la industria hiphopulo Saul Williams, The Inevitable Rise and Liberation of NiggyTardust!, Reznor kaj Williams decidas fari same kaj aperigas ĝin rete la 1-an de novembro lasante al la publiko la elekton pagi ĉu nenion ĉu 5$ por «subteni la artiston». La rezulto estas malfavora: plejparto de la elŝutuloj akiris la pecaron senpage kaj la operacio estas ne vere profitodona. Reznor publike signas sian disaponton. Post tuta silento, la 16-a de februaro 2008, Reznor ĝisdatigas sian retejon per tiuj nuraj vortoj: «Du semajnoj». Kaj la 2-a de marto aperas Ghosts I–IV, albumo disponebla sub multaj malsamaj formatoj je malsamaj prezoj, de 0, 5, 10, 75 ĝis 300$ por luksega eldono, kies 2500 kopioj estis elvendataj en nur tri tagoj [4] do gajnigante al la kreinto 750 000$. La albumo, riĉa je 36 pecoj, estis realigita en dek semajnoj far Reznor kaj pliaj kontribuantoj: Atticus Ross, Alan Moulder, Alessandro Cortini, Adrian Belew, Brian Viglione..[5] La albumo estas protektita de unu el la permesiloj de Creative Commons.

Unu monato poste, Reznor aperigas The Slip, 10-peca albumo denove disponebla nur rete (escepte de limigita KD-aperigo) kaj sub Creative Commons. Sed ĉi-foje, la tuta produktaĵo estas tute senpaga, por «rekompensi siajn ŝatantojn».

En februaro 2009, Trent Reznor sciigis ĉe sia ttt-ejo ke «Mi opinias ke tempas por malaperigi Nine Inch Nails por kelke da tempo». Ne estas klara kiel NIN disvolviĝos post la turneo kun Jane's Addiction en 2009.

Bildaro

Albumoj

Aperdato Titolo Eldonejo
20-a de oktobro 1989 Pretty Hate Machine TVT
22-a de septembro 1992 Broken TVT/Nothing
1994 The Downward Spiral TVT/Nothing
21-a de septembro 1999 The Fragile Nothing
3-a de majo 2005 With Teeth Interscope
17-a de aprilo 2007 Year Zero Interscope
8-a de aprilo 2008 Ghosts I-IV A+R
5-a de majo 2008 The Slip

Piednotoj