Ninon de Lenclos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ninon de l'Enclos junaĝe

Anne Ninon de l’Enclos (nask. la 10-an de novembro 1616 en Parizo - mort. la 17-an de oktobro 1705 en Parizo), alinome Ninon de LenclosNinon de Lanclos, estis franca beletristino fama pro sia spriteco kaj libertinaj moroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiam ŝi estis infano, ŝia patrino promenigis ŝin de salono al salono, kie ŝi faris sensacion. Ŝi kapablis citi la filozofon, moraliston kaj politikiston Michel de Montaigne kaj klasikulojn. Ŝi ludis liuton, pli poste klavicenon. Naturdotita, ema al kleriĝo kaj scienco, ŝi scipovis ankaŭ la italan kaj hispanan.

Ninon de Lenclos ricevis gravan heredaĵon post kiam, 15-jara, ŝi fariĝis orfino. Tio ebligis al ŝi vivi en aparta mondo, fore de la zorgoj kaj suferoj de la popolaj tavoloj. De ŝia patro ŝi heredis ankaŭ emon al epikurismaj principoj laŭ kiuj la doloro estas laŭeble evitinda kaj la plezuro ĉiam bonvena. Ŝi frue adoptis tiujn principojn kaj aplikis ilin ĝis la fino de sia longa vivo.

En ŝia propra salono, kiu fariĝis rendevuejo de la alta societo ema, kiel ŝi, al disvastigo de libertinaj ideoj kaj moroj, indiferenta pri la sorto kaj vivkondiĉoj de la popolo, venis kompreneble multaj viroj. Frekventis ŝian salonon famuloj, artistoj, senjoroj, i.a. la verkisto, filozofo kaj akademiano Bernard Le Bouyer de Fontenelle; la nederlanda matematikisto, fizikisto kaj astronomo Christiaan Huygens; la verkisto, moralisto kaj memoraĵisto François de La Rochefoucauld, famiĝinta pro siaj “Maksimoj“; Charles de Saint-Évremond, militisto, edukita ĉe la jezuitoj; la verkisto Paul Scarron; la italdevena komponisto Jean-Baptiste Lully, superintendanto pri muziko de Ludoviko la14a; la poeto, moralisto, dramaturgo, libretisto kaj romanverkisto Jean de La Fontaine famiĝinta pro siaj “Fabloj“, Philippe d'Orléans, estonta regento de Francio; la beletristo kaj episkopo Antoine Godeau; Antoine Gombaud, verkisto, kavaliro de Méré; la fama memoraĵisto Louis de Rouvroy, duko de Saint-Simon; la verkisto Roger de Bussy-Rabutin, grafo de Bussy; la ekleziulo Jules de Clérambault; la verkisto Damien Mitton, unu el la teoriuloj pri la “honesta homo“ en la 17a jarcento, laŭ kiu honesteco aspektas kiel sendia moralo akordiganta la serĉadon de la feliĉo kun la racio; la pastro kaj diplomato François de Châteauneuf; la akademiano, beletristo kaj aŭtoro de fabloj kaj “Rakontoj” Charles Perrault; la poeto kaj dramisto Jean Ogier de Gombauld ; la poeto, novelisto kaj dramisto François Le Métel de Boisrobert; la pastro, literaturisto kaj diplomato François de Châteauneuf; la pastro Treil de Pardailhan; la kanoniko de Saint-Pons; la militisto kaj kortegano Louis Mornay, markizo de Villarceaux; la dubinda Jean-Hérault de Gourville; Charles de Sévigné, dua filo de la fama leterverkistino Marie de Rabutin-Chantal, marquise de Sévigné; la pentristo kaj gravuristo Nicolas Mignard, kies modelo Ninon estis; la fama dramaturgisto Jean Racine kaj lia amantino Marie Desmares, alinome Marie Champmeslé, renoma tragedistino; François la Tria Dusson, senjoro de Bonrepaus kaj komisaro de la Ŝiparo; la poeto, verkisto kaj krititisto Nicolas Boileau, alinome Boileau Despréaux; la princo Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé; Jean-Baptiste Poquelin, alinome Molière kiu petis de ŝi konsilojn pri sia teatraĵo “Tartuffe” (= tartufo, hipokritulo) sammaniere kiel aliaj aŭtoroj, kiuj profitis el ŝia juĝkapablo.


Ninon de Lenclos, gravuraĵo de Antoine-Jean-Baptiste Coupé (1784 -ca. 1852)

Inter la plej famaj virinoj, kiuj frekventis la rendevuojn de Ninon de Lenclos troviĝis ŝia amikino Françoise d'Aubigné, estonta S-ino de Maintenon, kiu fariĝis edzino de Ludoviko la 14a; la beletristino Henriette de Coligny, grafino de la Suze; la angla beletristino Elizabeth Robinson Montagu (1720-1800); la epikurema kaj ateista korteganino Marie de Lon (1613-1650), alinome Marion Delorme

Okaze de ŝia unua vojaĝo al Parizo, la reĝino Kristina (Svedio), kiu korespondis kun Kartezio kaj altiris lin al Svedio, konsentis pri privata renkontiĝo nur kun Ninon de Lenclos pri kiu ŝi havis altan opinion. La reĝo Ludoviko la 14a mem ofte informiĝis, pere de alia persono, pri la opinio de Ninon, kiun li konsideris saĝa.

Amaventuron havis Ninon ankaŭ la tagon de sia 77-jariĝo kun la pastro de Châteauneuf. Samepoke ŝi havis aventuron kun la kanoniko Nicolas Gédoyn.

En 1659, en “La coquette vengée” (La venĝita koketulino), ŝi respondis al pluraj atakoj kiuj celis ŝin. Kiel beletristino, ŝi defendis, la eblecon de vivo bona kaj morala en foresto de religia pompo. Tie ŝi skribis kun ia spriteco : “Multe pli da genio estas necesa por amori ol por estri armeojn“ kaj “Ni devus atenti je la valoro de niaj proviantoj, sed ne je tiu de niaj plezuroj : tiuj ĉi devas esti kolektitaj tagon post tago.

Kelkajn monatojn antaŭ ol forpasi, preskaŭ 90-jara, Ninon de Lenclos prezentigis al si la ĉirkaŭ 13-jaran François Marie Arouet (la estonta Volter), tiam lernanto en la Kolegio Saint-Paul de Parizo. Ŝi testamentis al li 2 000 “livres tournois“ (pundo abolita dum la Franca Revolucio de 1789) egalvalora al 7800 € en la jaro 2008) por ke li povu aĉeti al si librojn. (laŭ noto n° 3 de la franclingva versio de Wikipedia).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

De Ninon de Lenclos estas konataj kelkaj skribaĵoj, ĉefe leteroj, el kiuj :

  • Leteroj de Ninon de Lenclos al la markizo de Sévigné, kolektita de Damours, 1750, eld. François Joly.
  • Leteroj de Ninon de l’Enclos al la markizo de Sévigné, kolektitaj de la filoj Crébillon, eld. François Joly, Amsterdamo, 1750. Du partoj en unu volumo in-12, 12-184-200 pp. (ĉiun parton antaŭas titolo gravurita fare de Fessard).

Fakte, la unua eldono de tiuj leteroj estis erare atribuita, fare de Gay, al Damours, sed Tchemerzine ree atribuis ilin al la filoj Crébillon. Vidu Gay II, 828. Tchemerzine IV, 197.

  • Epistola Biblioteko, aŭ elekto de la plej belaj leteroj de virinoj la plej famaj de la jarcento de Ludoviko la 14a. Leteroj de Ninon de Lenclos, de S-ino de Maintenon, de la princino des Ursins, S-ino de Caylus, ktp., kolektitaj fare de A. Delanoue.

Kelkaj citaĵoj de Ninon de Lenclos[redakti | redakti fonton]

  • La deziro plaĉi aperas ĉe virinoj antaŭ ol la deziro ami.
  • Se Dio estus farinta al mi la honoron konsulti min, mi estus konsilinta al li lokigi la virinajn vizaĝosulketojn sub la kalkano.
  • Ni kompatu al la turtoj, kiuj fikas nur printempe !
  • Estas pli malfacile bone amori ol bone militi.
  • En bona aritmetiko, unu plus unu egalas ĉion kaj du minus unu egalas nenion.
  • Estas nenio pli varia en la naturo ol la plezuroj de amoro, eĉ se ili estas ĉiam la samaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ninon de Lenclos ou la manière jolie de faire l'amour“ (Ninon de Lenclos aŭ la beleta maniero amori).Roger Duchêne. Parizo : Fayard. 1984 kaj 1987. ISBN 2213606633
  • Ninon de Lenclos - La belle insoumise“ (Ninon de Lenclos – la bela nesubigitulino). Martial Debriffe. Parizo : eld. France-Empire. 2002. ISBN 2704809399.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo fontas esence el la franclingva artikolo de Wikipedia.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]