Ninove
Mapo de la municipoj en la provinco |
---|
Bazaj informoj |
provinco: Orienta Flandrio |
geografia situo: 50°50’N; 4°01’E Mapo |
areo: 72,85 km² |
loĝantoj: 35.373 (2005-01-01) |
loĝdenso: 482 loĝantoj/km² |
horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
poŝtkodo: 9400 |
Ninove (nederlande:[NIno:ve]) estas municipo en Belgio.
Ekde 1977 la municipoj Appelterre-Eichem, Aspelare, Denderwindeke, Lieferinge, Meerbeke, Nederhasselt, Neigem, Okegem, Outer, Pollare kaj Voorde apartenas al Ninove.
Ninove akiris urbajn rajtojn jam en la 12a jarcento. Ninove-anoj estas tre fieraj pri tio.
Dum la pasintaj jaroj la urba centro de Ninove estas forte renovigita. Meze de la 90aj jaroj jam estis malfermita granda kaj moderna kulturcentro "de Plomblom" kun akompana urba biblioteko. En la jaro 2002 malfermiĝis tutnova butikuma kaj loĝa komplekso "Ninia" en la urbocentro. Fine de 2004 malfermiĝis brile nova naĝeja komplekso.
Esperanto en Ninove
Leon Paul Charles Cogen loĝis kaj propagandis tie.
Eksteraj ligiloj
|