Nisa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nisa
antikva urbo • arkeologia loko [+]

Koordinatoj37° 54′ 6″ N, 28° 8′ 48″ O (mapo)37.9016666728.14666667Koordinatoj: 37° 54′ 6″ N, 28° 8′ 48″ O (mapo)
HorzonoUTC+03:00 [+]

Nisa (Turkio)
Nisa (Turkio)
DEC
Nisa
Nisa

Map
Nisa
Vikimedia Komunejo:  Nysa (Caria) [+]
vdr

Nisa ĉe rivero Meandro (greke Νύσα; latine Nysa ad Maeandrum) estis antikva urbo en Malgrandazio (la hodiaŭa Turkio). La urbo situis ĉe la norda rando de la ebenaĵo de la rivero Meandro, kaj dum sia historio interalie apartenis al la teritorio de la historia regno Kario, proksime al la limo al la apuda regno Lidio.

Dum la epoko de romiaj imperiestroj la urbo estis centro de kleruloj, inter ili dum la 1-a jarcento a.K. estis la historiisto Strabono.

Inter la arkeologiaj ruinoj aparte menciiĝas la 100 metrojn larĝa kolonaro super la urba kanjono, kiu portis la antikvan stadionon, krome bone konservita amfiteatro, urba konsilejo, sportejo, banejoj, la centra placo Agoro kaj imperiestra bibliotekejo.

Sian riĉecon dum la epoko de romiaj imperiestroj la urbo dankis precipe al sanktejo de la dioj Plutono kaj Persefona, kiu troviĝis 4 kilometrojn pli okcidente kaj kies sulfuraj fontoj konsideriĝis sanigaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]