Java akcipitraglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nisaetus bartelsi)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Java akcipitraglo
Java akcipitraglo
Java akcipitraglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Nisaetus
Specio: N. bartelsi
Nisaetus bartelsi
(Stresemann, 1924)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Java akcipitragloJava nizaglo, Nisaetus bartelsi (iam lokigita en Spizaetus[1]) estas mezgranda, proksimume 61 cm longa, malhelbruna rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. Ties kapo kaj kolo estas ruĝecaj kaj ĝi estas tre nigre strieca sube. Ĝi havas longan nigran kreston kun blanka pinto. Ambaŭ seksoj estas similaj. La junulo estas pli senkolora kaj havas senmarkajn subajn partojn.

La Java akcipitraglo estas endemia de Indonezio, kaj loĝas en humidaj tropikaj arbaroj de Javo. Ties teritorioj en Orienta Javo inkludas la taŭgajn areojn de la insulo Sempu, la Nacia Parko Bromo Tengger Semeru, la Nacia Parko Meru Betiri kaj la Nacia Parko Alas Purwo. Ĝi povas esti vidata ankaŭ en kaptiveco en bestoĝardenoj kiaj tiu de Bandungo[2]

Oni supozas, ke la Java akcipitraglo estas monogama. La ino kutime demetas 1 ovon en alta nesto en pinto de arbara arbo. La dieto konsistas ĉefe el birdoj, lacertoj, vespertegoj kaj mamuloj.

La Java akcipitraglo estas la nacia birdo de Indonezio, kie ĝi estas komune nomata Garudo, kiel la birdecaj kreaturoj de hinduaj kaj budhismaj mitoj. La scienca nomo rememoras al Hans Bartels.

Pro la plumarvarieco de la agloj de Spizaetus, la Java akcipitraglo ne estis agnoskata kiel vera specio ĝis 1953.

Ĝi estas unu el la plej raraj rabobirdoj. Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacio, limigita teritorio kaj ĉasado en kelkaj areoj, ĝi estas taksata kiel Endanĝerita en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listata en la Apendico II de CITES.

Maje de 2011, estis nur ĉirkaŭ 400 Javaj akcipitragloj vivantaj en naturo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helbig AJ, Kocum A, Seibold I & Braun MJ (2005) A multi-gene phylogeny of aquiline eagles (Aves: Accipitriformes) reveals extensive paraphyly at the genus level. Molecular phylogenetics and evolution 35(1):147-164 PDF Arkivigite je 2014-11-06 per la retarkivo Wayback Machine
  2. 2,0 2,1 http://www.thejakartapost.com/news/2011/05/28/javan-hawk-eagle-endangered.html

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]