Nitobe-simpozio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nitobe-simpozion de internaciaj organizaĵoj pri lingvo por la internaciaj paco kaj demokratio, organizis UEA paralele kun la 81a UK 1996 dum tri tagoj. En ĝi partoprenis reprezentantoj de UN, UNESKO, Eŭropa parlamento, internaciaj neregistaraj organizaĵoj kaj de UEA.

UEA organizis la unuan Nitobe simpozion omaĝe al la fama japana diplomato Nitobe Inazo, kiu en 1921 ĉeestis la kongreson en Prago kiel ĝenerala sekretario de Ligo de nacioj. Li raportis pri lingvaj problemoj de komunikado kaj pri Esperanto kaj nomis ĝin "la motoro de internacia demokratio".

Dimanĉe la reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj ekkonis la funkciadon de Esperanto kiel kongresa lingvo. Lunde la simpozianoj pritraktis la lingvajn politikon kaj praktikon en UNO kaj en Esperanto-komunumo kaj ankaŭ la lingvan diversecon kaj lingvan demokration kaj la rolon de Esperanto en Eŭropo. Marde antaŭtagmeze estis pridiskutitaj lingvaj programoj de UNESKO kaj edukado por la internacia konscio pere de Esperanto. Posttagmeze okazis la ronda tablo pri la lingvoj en internacia kunlaborado, kie reprezentantoj de kelkaj internaciaj organizaĵoj, kiuj uzas ankaŭ Esperanton, priskribis siajn spertojn.

Fine estis akceptitaj tri rekomendoj por la estonta kunlaborado inter internaciaj organizaĵoj. Grava estas la agado sur la kampo de protekto kaj konservado de la lingva diverseco en la mondo kaj de certigado de lingvaj homaj rajtoj, precipe en edukado. Necesas plibonigi la interkompreniĝon inter kulturoj kaj komprenon de mondaj problemoj. Gravas efika kaj altnivela internacia komunikado, sed oni devas konsideri ankaŭ egalecon kaj financan raciecon. Estis proponite fondi Centron por internacia lingva planado, kiu kunligus ĉiujn klopodojn por kvalita, efika kaj egalrajta komunikado inter homoj kun malsamaj gepatraj lingvoj.

(laŭ raporto de Janez Jug en Pragaj sonoriloj, kongresa gazeto de la 81-a UK 1996 en Prago.)