Nitrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nitrata jono

Nitrato estas nomo de membroj de du kemiaj grupoj, devenantaj el nitrata acido.

La saloj de la nitrata acido estas jonaj kombinaĵoj, kiuj entenas nitratan jonon (NO3) kaj pozitivan jonon (NH4) kiel amonia nitrato. La esteroj de la nitrata acido estas kovalentaj kobinaĵoj kun strukturo de R–O–NO2. En tiu formulo, la R signifas organikan grupon, ekz. ĝi egalas en la etil-nitrato al etilo (C2H5).