Nitrogena bazo
El Vikipedio
Biologio > Biokemio > Nitrogena bazo
Nitrogena bazo estas nitrogenhava heterocikla organika kombinaĵo, deriviĝita de amino. Ĝi malsimilas al benzeno ĉar ĝi havas nitrogenatomojn anstataŭ karbonatomojn en la pozicioj 1 kaj 3 de la benzolringo.
Ekzistas kvin nitrogenaj bazoj: adenino (A), guanino (G), timino (T), citozino (C) kaj uracilo (U).
La purinaj (adenino kaj guanino) havas duobla aromata kombinaĵo, kaj la pirimidinaj (citozino, timino kaj uracilo) havas simpla aromata kombinaĵo.
| Purinbazoj |
Adenino |
Guanino |
|
| Pirimidinbazoj |
Timino |
Citozino |
Uracilo |
Ili ligiĝas al 1’-a karbono de pentozo (ribozo aŭ desoksiribozo), en la nukleotidoj, la eroj de la nukleaj acidaj DNA kaj RNA.
La pirimidinbazo uracilo nur ligiĝas al ribozo, kaj la timino nur ligiĝas al desoksiribozo. La aliaj ligiĝas al ambaŭ pentozoj.
La sinsekvo de la nitrogenaj bazoj en la DNA-molekulo enhavas la genetikan kodon por ordoni la sintezon de ĉiuj proteinoj.
[redakti] Ankaŭ vidu
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |

