Nitrogeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nitrogeno (malnova nomo: azoto) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo N kaj atomnumero 7.

Nitrogeno estas senkolora, senodora, kaj sengusta gaso. Daniel Rutherford ĝin malkovris en 1772. Dum la termino azoto signifas etimologie "seniganta de vivon" (kontraŭe al la oksigeno, kiu permesas ĝin) en la greka lingvo, la vorto nitrogeno signifas "faranta kalian nitraton" en la greka.

Sepdek kvin procentoj el la aero laŭ pezo, kaj 79 % laŭ volumeno, estas la elemento nitrogeno. Krom nitrogeno la pura aero havas preskaŭ nur la gasojn oksigeno, argono, akva vaporo kaj karbona dioksido.

Nitrogeno troviĝas en protoplasmo kaj en la histo de la plantoj kaj la animaloj. Ĝi estas komponanto de proteinoj. La plantoj akiras nitrogenon de nitrogenaj kombinaĵoj el la grundo. La animaloj akiras la nitrogenon kiam ili manĝas la plantojn aŭ aliajn bestojn.

En naturo, la elemento nitrogeno pasas tra ciklo nomita nitrogena ciklo.

La fulmo kombinas nitrogenon kaj oksigenon por formi oksidojn en aero. La oksidoj falas al la grundo, tiam la plantoj povas utiligi la nitrogenon, kaj iaj bakterioj produktas gasan nitrogenon.

Nitrogeno estas grava konsistaĵo de kemia sterko.

Vidu ankaŭ: