Nitrometano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nitrometano, CH3NO2, estas la plej simpla organika nitrokombinaĵo. Ĝi estas nitroalkano kaj konstitucia izomero de la karbaminacido.

Proprecoj

Nitrometano estas senkolora, malforte odoranta, facile bruligebla likvaĵo kun degelpunkto de -29 °C kaj bolpunkto de 100,8 °C. Ĝiaj vaporoj efikas je la centra nerva sistemo, la pli longa restado en la vaporo aŭ engluto de la likvaĵo kaŭzas damaĝojn ĉe la hepato kaj reno.

Apliko

Nitrometano estas uzata kiel solvaĵo por spektroskopio kaj HPLC, por produktado de raketa pelaĵo, eksplodaĵoj (PLX, ANNM), insekticidoj kaj kiel aldonaĵo por motoraj fueloj (ĉefe en la 1930-aj jaroj por atingi rapidan pinton sed nune en la motorsporto aŭ en la veturilaj modeloj).