Nitrozamino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ĝenerala struktura formulo de nitrozaminoj

Nitrozaminoj, ekzakte N-nitrozaminoj, estas grupo de organikaj kemiaj kombinaĵoj, kiuj havas la ĝeneralan strukturan formulon R1R2N-NO (en tio R1 kaj R2 estas restaĵoj kun almenaŭ unu atomo de karbono).

Nitrozaminoj en la korpo de homoj kaj ankaŭ de multaj bestoj kaŭzas diversajn specojn de kancero; ene de la korpo ili povas ekesti ekzemple el nitritoj, do saloj de nitrogeno, kaj aminoj. Nitrozaminoj en la homa aŭ besta korpo tamen nur ekzistas sub tre limigitaj kondiĉoj, ekzemple en acida medio kiel en la homa stomako.