Nivelle-ofensivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La okcidenta fornto, 1917
La okcidenta fornto, 1917
tombejo Soupir ĉe Chemin des Dames
tombejo Soupir ĉe Chemin des Dames

La Nivelle-ofensivo estis aliancana atako en 1917 en la okcidenta fronto, dum la unua mondmilito. La aliancanoj (ĉefe la francoj) planis perdon de ĉ. 10.000 soldatoj en ambaŭ flanko kaj finon de la milito ene de 48 horoj.

La atakon gvidis Robert Nivelle kaj tio komenciĝis la 16-an de aprilo 1917 post apogo de la franca ĉefministro.

En la ofensivo partoprenis 1,2 milionoj da soldatoj kaj 7.000 artileriaj unuoj inter Royle kaj Reims. La atako fokusis je germana pozicio ĉe rivero Aisne en la dua batalo de Aisne. la plano estis evoluigita ekde decembro de 1916 kaj ĝis aprilo de 1917 eksciis pri ĝi la germanoj, kiuj tiel antaŭpreparis la defendadon.

La ofensivo alportis etetan teritorian gajnon de la aliancanoj, finiĝis la 9-an de majo 1917. Nivelle estis forigita, finiĝis lia kariero. La francoj mem havis perdon de 187.000 soldatoj, kaŭzante larĝan ribelon en la franca armeo. La franca dua divizio alvenis eĉ la batakampon drinkinta kaj sen armiloj.