Nivozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alegorio, nekonata aŭtoro

Nivozo (france Nivôse) estas la nomo de la kvara monato de la franca respublika kalendaro, la unua de la vintra sezono, kiu komenciĝas la 21-a, 22-a aŭ la 23-a de decembro kaj finiĝas la 19-an, 20-an21-an de januaro, laŭ la jaro. Ĝi koincidas proksimume kun la ŝajna preterpaso de la Suno ĉirkaŭ la zodiaka konstelacio Kaprikorno.

La nomo devenas el la latina radiko "niv-" por neĝo, kio kutime oftas en tiu jarepoko en la Norda Hemisfero.