Niwnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niwnice
germane: Neuland
vilaĝo en Pollando
Niwnice (Pollando)
Niwnice (Pollando)
DMS

Map

Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówek Śląski (Löwenberg)
Komunumo Komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg)
Koordinatoj 51° 7′ N, 15° 29′ O (mapo)51.11416666666715.485Koordinatoj: 51° 7′ N, 15° 29′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 280 m
Loĝantaro 890
Poŝtkodo 59-600
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
vdr

Niwnice - [nivnice], jen pole, ekde 1947, ĝis 1945 germane Neuland - estas ĉena vilaĝo en Malsupra Silezio. Ĝi situas en nuna Pollando, en komunumo Lwówek Śląski (Löwenberg), en samnoma distrikto kaj en izera montetaro.

La hodiaŭa vilaĝo konsistas el du eksaj vilaĝoj: Bartniki (1305-1945 Cunczisdorf) kaj Nowy Ląd (1375-1945 Newelande/Neuland). De la jaro 1860 en la grafa tereno oni komencis ekspluati gipsoŝtonon, komence por agroteknikaj celoj. Poste en la jaro 1860 estis konstruita fabriko por alifari la gipsoŝtonon. Post la dua mondmilito jam en la oktobro 1945 refunkciis la fabriko. Hodiaŭ en la vilaĝo funkcias minejo de anhidrito nomata „Nowy Ląd”.

En la parto de iame Bartniki troviĝas malfrue romanika preĝejo patronata de “Sankta Hedviga”. La unua priskribo pri la preĝejo devenas el la jaro 1305. En la jaro 1534 Luteranoj transprenis la preĝejon, kaj en la jaro 1654 redonita al katolikoj. La preĝejo estis alikonstruita en la jaro 1551 kaj restaŭrita en la 19-a jarcento. Fine de la dua mondmilito, kiam soveta militistaro batalis pri ĉi tiu tereno, la preĝejo estis difektita. Atentindaj estas tomboŝtonoj de vilaĝaj proprietuloj el la 16-a kaj 17-a jarcento. En la ekstera muro troviĝas penta kruco kun skrapita remilo.

Ĉi tie (Bartniki) troviĝas ankaŭ ruino de renesanca bienodomo, kiu iam estis ĉirkaŭita de fosaĵo, kaj kiu estis konstruita en la jaro 1579, alikonstruita en 1647 kaj difektita en 1945.
En la parto de iame Nowy Ląd troviĝas klasikisma palaco, kiu estis konstruita en turnopunkto de la 18-a/19-a jarcento.

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]


Vilaĝoj de la komunumo:
Bielanka (Lauterseiffen)Brunów (Braunau)Chmielno (Ludwigsdorf)Dębowy Gaj (Siebeneichen) • Dłużec (Lang Neundorf) • Dworek (Höfel) • Gaszów (Gehnsdorf) • Górczyca (Hohndorf) • Gradówek (Hagendorf) • Kotliska (Kesselsdorf) • Mojesz (Nieder Mois) • Nagórze (Neundorf-Liebenthal) • Niwnice (Neuland) • Pieszków (Petersdorf) • Płóczki Dolne (Nieder Görisseiffen) • Płóczki Górne (Ober Görisseiffen)Radłówka (Hartelangenvorwerk) • Radomiłowice (Radmannsdorf) • Rakowice Małe (Wenig Rackwitz) • Rakowice Wielkie (Groß Rackwitz)Skała (Hohlstein) • Skorzynice (Hartliebsdorf) • Sobota (Zobten am Bober) • Ustronie (Seitendorf) • Włodzice Małe (Klein Walditz) • Włodzice Wielkie (Groß Walditz) • Zbylutów (Deutmannsdorf) • Żerkowice (Sirgwitz).