Niya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La arĥeologiejo de la ruinurbo Niya situas ĉe la suda rando de la Tarim-baseno, en distrikto Niya, en registara distrikto Hotan, en hodiaŭa Ujgura Aŭtonoma Regiono Xinjiang en Ĉinio.

Oni malkovris multajn malnovajn arĥeologiajn artaĵojn el epokoj de Han-dinastio, Wei-dinastio kaj Jin-dinastio. Niya estis grava komerca centro ĉe Oazo ĉe suda branĉo de la silka vojo en suda Taklamakan-dezerto. En la malnova epoko, tie trairis karavanoj, varoj el Ĉinio al Centra Azio.

La hungara-brita arĥeologo Aurel Stein sukcese fosis tie kaj malkovris inter alie budismajn manskribojn (Ĥaroshthi).

Ekde 1996, la ejo aperas sur listo de la Monumentoj de la Ĉina Popola Respubliko.