Nizaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nizaglo
Habichtsadler.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitriformes
Genro: Aquila
Specio: A. fasciata
Aquila fasciata
(Vieillot, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj
  • Hieraaetus fasciatus
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nizaglo, ankaŭ nomata en kelkaj landoj Aglo de Bonelli, estas granda birdospecio probleme scienconomata, ĉar dekomence estis Hieraaetus fasciatus, do en genro Hieraaetus; poste tiu specio estis enmetita en genro Aquila kaj la specio mem nomata Aquila fasciatusAquila fasciata. Ĉiukaze temas pri granda taga rabobirdo, kiu kiel multaj aliaj agloj apartenas al familio Akcipitredoj.

Dumfluge.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas en suda Eŭropo, Afriko norde kaj sude de deserto Saharo kaj tra suda Azio ĝis Indonezio. La Nizaglo estas specio de arbara medio, ofte montareta, kun kelkaj malfermaj zonoj kaj klimato ĉu deserta ĉu mezdeserta. La afrika subspecio preferas savanon, arbarbordojn, terkulturajn kampojn kaj arbustejojn se estas tie grandaj arboj. Tiu ne estas specio de malferma kamparo aŭ densa arbaro. La junuloj estas pli vagantaj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Junulo en Naturrezervejo Kaŭal, Barato.

La Nizaglo estas granda aglo 55-72 cm longa kaj kun enverguro de ĉirkaŭ 150 cm ĉe la maskloj kaj 180 ĉe la inoj. Ĝi estas pli maldika ol aliaj agloj de genro Aquila kaj havas voston kaj krurojn pli longajn. Ties supraj partoj estas malhelbrunaj kaj la subaj estas blankaj kun malhelaj strioj. La flugiloj estas relative mallongaj kaj rondformaj. La longa vosto estas griza supre kaj blanka sube kaj havas ununuran nigran larĝan strion pinte. Dumfluge estas klare videbla la kontrasto inter blankaj ventro, antaŭa bordo kaj kapo kontraŭ nigra zono meze de flugiloj kaj malantaŭa strieca parto. Kruroj kaj okuloj estas flavaj; beko estas griza. Ofte ili montras blankan makulon dorse.

Nematuruloj havas ruĝec- aŭ malhelflavecajn (sablokolorajn) kapon, subajn partojn kaj subflugilojn, kaj fajnajn strietojn en vosto sen fina bendo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Nizaglo estas kutime specio de loĝantaj birdoj kaj nemigranta. Ili nestas en arbo aŭ rokejo; kiel aliaj agloj, tiu ĉi havas kelkajn nestojn en sia teritotio kaj uzas unu post la alia. La ino demetas 1-3 blankajn ovojn - plej ofte 2 -, kiujn ŝi kovos februare aŭ marte laŭ la zonoj. La masklo alportas manĝaĵojn kaj freŝajn bastonetojn por rekonstrui la neston ĉiutage. Post unu monato la idoj -plej ofte 2- povas resti sole en la nesto, sed la ino ankoraŭ zorgas ilin kontraŭ varmo. Junie la idoj elnestiĝas kaj estos seksmaturuloj je siaj dua jaro. Ili povas vivi ĝis 20 jaroj kaptivece.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Nizaglo predas ampleksan gamon de grandaj bestoj ĉasitaj vivantaj ekde gvatejo interarba aŭ per ŝvebado super montetoj, kiel ĉe aliaj agloj. Plej parto estas kaptata surgrunde. Ili manĝas grandajn birdojn -ĝis grando de numido- kaj mamulojn -ĝis grando de leporo-, foje eĉ pli grandajn ol la propra aglo. Ankaŭ reptiliojn.

La Nizaglo estas kutime silenteca birdo, escepte dum pariĝado kaj proksime de la nesto; ties voĉo konsistas de nelaŭta klu-kluklu-kluii.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

H. f. fasciatus en nordokcidenta Afriko kaj Iberia Duoninsulo, Mediteranea Maro, Arabio ĝis Afganio, Pakistano kaj Barato, ĝis Hindoĉinio kaj Ĉinio.

H. f. renschi en Indonezio, nome Sumbavo, Timoro, kaj Flores. Temas pri pli malgranda birdo kaj pli strieca en flugiloj kaj vosto.

Konservado kaj rekuperado[redakti | redakti fonton]

La Nizaglo patriĝos por senpatraj idoj de la sama specio en malplena nesto sed nur se la ovo- aŭ idoperdo okazis antaŭ malmultaj horoj kaj tiele ĝi adoptos idojn dum la postida dependoperiodo kaj tiu konservostrategio povas esti aplikebla al aliaj rabobirdaj specioj ĉar la idomortigo ne estas komuna en la gastiganta specio.[1]

Alio[redakti | redakti fonton]

Lastaj DNA pristudoj konkludis elpaŝon de tiu specio al genro Aquila el Hieraaetus.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2004) "How long is too long? A case of fostering nestling Bonelli's Eagles (Hieraaetus fasciatus)", gazeto : Journal of Raptor Research, volumo : 38, numero : 4, paĝoj : 381–382
  • BirdLife International (2004). Hieraaetus fasciatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006.
  • Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palaearctic lists - Martin Collinson, British Birds, vol 99 (Junio 2006), 306-323
  • Lerner, H. R. L. and D. P. Mindell (2005). Phylogeny of eagles, Old World vultures, and other Accipitridae based on nuclear and mitochondrial DNA. Molecular Phylogenetics and Evolution 37: 327-346. PDF
  • Helbig AJ, Kocum A, Seibold I & Braun MJ (2005) A multi-gene phylogeny of aquiline eagles (Aves: Accipitriformes) reveals extensive paraphyly at the genus level. Molecular phylogenetics and evolution 35(1):147-164 PDF

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]