Nizostrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nizostrigo
Surnia-ulula-002.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Surnia
Specio: S. ulula
Surnia ulula
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Disvastiĝo de Nizostrigo

La Nizostrigo (Surnia ulula) estas mezgranda strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj. La termino "nizo" aŭ "akcipitro" aludas al ties flugilformo (pintaj kaj mallongaj) kaj longa vosto (multe pli ol plej parto de aliaj strigoj) kiel similas al tiuj de falkoformaj birdoj. Ĝi estas la ununura vivanta specio en la genro Surnia. Tiu ĉi specio estas foje nomita ankaŭ Akcipitrostrigo; tamen, ankaŭ multaj specioj de strigoj de la genro Ninox estas same nomitaj akcipitrostrigoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Dorso de Nizostrigo

Tiu birdo estas 35-43 cm longa kun enverguro de 69-82 cm kaj ĝenerale griza koloro. Ĝi havas tre rondoforman kapon kun tre specifa vizaĝa disko, nome kun flavaj grandaj okuloj kontrastaj en vertikalaj nigraj strimakuloj, blankeca aŭ helgriza ĝenerala koloro, frunto kaj krono pli malhela pro punktado (hela super griza fono), tre rimarkindaj nigraj bordoj laŭ la tutaj flankoj, krom en subaj anguloj kaj sub la hela beko: tio formas preskaŭ nekompletan korobildon. La dorso estas malhelbruna kun helaj markoj kaj la subaj partoj (inklude voston) estas helaj kun tre kompleta horizontalonda grizbruna striado. Temas pri specio pli griza ol bruna, malkiel plej parto de strigoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La voĉo estas ulula lulululululullululul aŭ "kikikikikikiki" (kiel de nizo aŭ akcipitro), de kie venas la specifa nomo S. ulula.

Ĝi troviĝas en borealaj arbaroj de koniferojbetuloj de Nordameriko kaj Eŭrazio, kutime en la bordoj de pli malferma kamparo. Tiu ĉi birdo nestumas en grandaj arbotruoj aŭ uzas nestojn abandonitajn de aliaj grandaj birdoj. Ĝi sentas malmultan timon de homoj, kaj atakas se oni alproksimiĝas al la idoj.

Ili estas parte kaj ĉefe tagaj strigoj, kiuj ĉasas kamporatojn kaj birdojn kiel turdedojn. Ĝi gvatas en ripozejo (strange inter strigoj, iom klinita kaj movante la voston) kaj profitas sian rapidan flugon por kapti predojn. La Nizostrigo havas eksterordinaran aŭdkapablon kaj povas plonĝi en la neĝon por kapti rodulojn sub la surfaco.

Ĝi ne estas migranta, sed eventuale subite aperas sude de sia reprodukta teritorio.

La Surnia robusta de malfrua Plioceno al frua Pleistoceno kaj la S. capeki de frua Pleistoceno estas konataj fosilioj prauloj de la pluvivanta specio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]