Njanekoj-ĥumboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Njanekoj-ĥumboj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
mapo pri la etnoj de Angolo, la vivregiono de la njanekoj-ĥumboj (laŭ stato de la jaro 1970) estas markita helblue

La vorto njanekoj-ĥumboj - portugale Nhaneca-Humbe, inter etnologoj ofte Nyaneka-KhumbiNyaneka-Nkhumbi - estas grupiga nomo por pluraj bantuaj etnoj en la sudokcidento de Angolo. En la grupo - kiel jam aludas la vorto - dividiĝas du subgrupoj, la njanekoj (Nhaneca, Nyaneka, Haneka) kaj la ĥumboj (Humbe, Nkhumbi, Ngumbi). La grupo entute reprezentas proksimume 7 procentaĵojn de la angola loĝantaro. En 1996 ekzistis proksimume 150 000 ĥumboj[1] kaj 300 000 njanekoj[2].

La etnanoj parolas samnomajn lingvojn, la njanekan respektive ĥumban, kiuj ambaŭ apartenas al la R-grupo de la bantua lingvaro kaj forte proksimas al la umbunda lingvo. Kaj la njaneka kaj la ĥumba tamen havas fortajn regionajn, dialektajn malsamaĵojn, kio kaŭzas ke multaj anoj de unuopaj triboj el la grupo konsideras sin anoj nur de sia tribo, ne de komuna grupiga etno. La precipe lingvistika grupigo, kiun en la epoko de portugala koloniigo de Angolo favoris la portugalaj koloniistoj en la strebo kategoriigi la loĝantojn, do (ĝis la nuna stato komence de la 2010-aj jaroj) ne respegulas etnan memkoncepton.

Kiel la najbaraj ovamboj kaj hereroj, la homoj grupigitaj en la etno de njanekoj-ĥumboj precipe vivas el la bredado de bovoj.[3] Kontraŭe al la hereroj ili tamen ne estas puraj paŝtistoj, sed paŝtistoj-kamparanoj, do krom la bovobredado mem produktas siajn plantajn nutraĵojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]