Njangatomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La njangatomoj estas etna grupo vivanta ĉe la rivero Omo en suda Etiopio je la limo al Sudano. Ili estis priskribitaj precipe en la verkoj de Serge Tornay.

La senperaj najbaroj de la njangatomoj je la etiopia flanko estas la dasaneĉoj, hamaroj, mursioj kaj karaoj.