Njemodlina dialekto
El Vikipedio
Mapo el la 19-a jarcento kiu montras la regionon, kie oni uzas njemodlinan dialekton
Njemodlina dialekto (ŝleza: djalykt ńymodliński ślůnskij godki, pronunco: ['dʲalɨkt ɲɨmɔd'liɲski 'ʃlunskʲij 'gɔtki]) estas dialekto de silezia lingvo kiu estas parolata en la regiono de urbo Niemodlin (Pollando). Ĝiaj atributoj, kiuj diferencas tiun dialekton de normala silezia lingvo estas ĝia fonetiko, ekzemple mazuřyńy fenomeno, kiu signifas ke la konsonantojn č š ž dž oni legas ĝuste kiel c s z dz (IPA: /ʦ/, /s/, /z/, /ʣ/). En njemodlina dialekto iufoje aperas naza vokalo y, legata kiel /ɨ̃/). Njemodlina dialekto estas simila al la prudnika dialekto.
Ekzemplo de njemodlina dialekto [redakti]
|
