Noa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon NOA.
La oferado de Noa. 19-a jarcenta bildo de Daniel Maclise.

NoaNóaĥ ("Ripozo", norma hebrea נֹחַ Nóaḥ, Tiberia Hebrea Nōªḥ; Araba نوح Nūḥ), estas karaktero de la Libro de Genezo kaj la Korano (ankaŭ menciita en la Kitáb-i-Íqán de Bahá'u'lláh), kiu konstruas arkeon por savi sian familion kaj la animalojn de la mondo de la Diluvo, la tutmonda inundo. Noa estis la filo de Lemeĥ kaj nepo de Metuŝelaĥ.

Noa estis homo virta en sia makula generacio. Kiam naskiĝis Noa, lia patro diris (Gen. 5: 29):

"Ĉi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis".

Laŭ Gen. 6: 8, Noa akiris plaĉon en la okuloj de Dio, kiu decidis savi lin de la tutmonda diluvo. Dio ordonis al li fari arkeon kaj enmeti paron da ĉia bruto por savi ilin de la Diluvo.

Post la Diluvo, Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinberojn kaj faris vinon. Li trinkis la vinon kaj ebriiĝis kaj nudiĝis en sia tendo. Ĥam vidis tion, kaj anstataŭ vestigi lin, alvokis siajn fratojn; pro tio, Noa malbenis lin.

Noa vivis 950 jaroj, 350 post la Diluvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Gutenberg Bible.jpg patro:
Lemeĥ

Biblia persono

En libroj:
Genezo

filoj:
Ŝem, Ĥam, Jafet