Nobel-premio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nobel-medalo

Iniciatita laŭ la testamento de Alfred Nobel, kiu estis la inventinto de la dinamito, la Nobel-Premio (aŭ Premio de Nobel) estas premio donata al la homoj kiuj faris eksterordinaran sciencan malkovron aŭ eksterordinare kontribuis al la socio. La unua solena ceremonio por enmanigi la premion okazis en la Reĝa Akademio de Muziko en Stokholmo, Svedio, en 1901. Komence de 1902, la premiojn formale disdonas la reĝo de Svedio, krom la pacpremio, kiun donas la norvega reĝo en Oslo (Norvegio kaj Svedio estis unio ĝis 1905).

La premio konsistas el ora medalo kun ĉizelita Nobel-portreto kaj granda monsumo, nuntempe ĉirkaŭ 10 milionoj da svedaj kronoj (iomete pli ol 1 miliono da eŭroj), kiuj celas ebligi al la gajninto daŭrigi sian laboron aŭ esploron sen la premo de monkolektado.

Nobel-premioj estis donataj ĉiujare ekde 1901 pro atingoj en la jenaj fakoj :

En 1968, la Banko de Svedio (Sveriges Riksbank) iniciatis la premion de ekonomika scienco:

sidejo de la Sveda Akademio en Stokholmo

Je tiu tempo, oni decidis ne aldoni pli da premioj en la estonteco.

Vidu ankaŭ la paĝon pri la Sveda Akademio.

Diversaĵoj

Por aliaj fakoj, estas premioj, kiujn oni konsideras ekvivalentaj al la Nobel-premio, kiel :

Ekzistas ankaŭ parodio de la Nobel-premio, la Ig-Nobel-Premio, kies nomo estas vortludo en la angla kaj kiu estas premiita ĉiujare mokante ne-refareblajn aŭ ne-refarindajn atingojn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda