Noboribecu-Onsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jigokudani

Noboribecu-Onsen (登別温泉 [noboribecu-onsen]: Hepburn-Transskribo: Noboribetsu-Onsen) estas Onsen en la urbo Noboribecu en Iburi-subprefektujo en Hokkajdo.

Onsen-distrikto[redakti | redakti fonton]

Onsen-distrikto

La Onsen-distrikto troviĝas en la valo apud Kusurisambecu

La valo nomata Ĵigokudani estas malnova vulkana kratero kaj havas 15 fontojn de varma akvo. Ĝi provizas sume ĉ. 3000 litrojn da akvo minute. De la onsen-distrikto telfero etendiĝas al Monto Ŝihorei (Kuma-jama). La pinto de ĝi troviĝas urso-ranĉo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En pra-historio, ainoj uzis la onsen. En Edo-epoko , Mogami Tokunai priskribis la onsen en sia verko Ezo-sōshi. En 1845 Matsuura Takeshiro prezentis la allogon de la onsen. En 1857, Okada Hambei la komercisto el Omi konstruis vojon al onsen. En 1858, Takimoto Kinzo konstruis la novan vojon, sur kiu oni veturas nun, kaj konstruis la Onsen-Hotelon (nun Dai-ichi Takimoto-kan).

En la Rusa-Japana Milito, Noboribecu iĝis preventejo por vunditaj soldatoj en la milito, kaj famiĝis tutlande.

Je 1-a de decembro 1915, malfermiĝis tramo Noboribetsu-Onsen-Tramo kiel ĉevaltira tramo. La tramokompanio, ekuzis vaporlokomotivon en 1918 kaj elektrigis la tramvojon en 1925. Je 1-a de septembro 1933 la tramo finiĝis kaj anstataŭe komenciĝis buso-servo.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]