Noez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Noez
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Yolanda Sánchez García
Retpaĝaro http://noez.localtic.net/
Demografio
Loĝantaro 1.001  (2011)
Loĝdenso 29,25 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
39°34′31″N 4°11′2″U  /  39.57528°N, 4.18389°U / 39.57528; -4.18389 (Noez)Koordinatoj: 39°34′31″N 4°11′2″U  /  39.57528°N, 4.18389°U / 39.57528; -4.18389 (Noez)
Areo 34.22 km²
Localización de la provincia de Toledo.svg
Noez (Hispanio)
DEC
Red pog.svg
Situo de Noez en Hispanio
Noez (Provinco Toledo)
DEC
Map pointer.svg
Situo de Noez en la provinco Toledo
v  d  r
Information icon.svg

Noez estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Noez" devenas plej probable el vulgara latina NŎCE, kiu siavice devenas el klasika latina NŬCE 'juglando', sed kun la signifo de juglandarbo.[1] Ĝis la 18a jarcento ĝi nomiĝis Nuez kaj en la 19-a sendistinge Nuez aŭ Noez, alternado kiu eble okazis pro duebmo inter la vokaloj o kaj u dum la periodo mezepoka, aŭ simple pro ŝanĝo de la nomo. La toponimo eble originiĝis pro esto aŭ eĉ abundo de juglandarboj en la zono, kvankam aktuale tute ne estas.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Noeceño. La censita populacio en 2011 estis de 1.001 loĝantoj kaj la denseco estas de 29,25 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Noez estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 763 m; je 23 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 34,22 km2. La geografiaj koordinatoj estas 39°44′31″ N 4°11′2″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rojoj kiuj fluas tra Noez.

La municipo troviĝas situanta «al pie de una gran sierra que lleva el nombre del pueblo y le domina por O.» (ĉe granda montareto kiu havas saman nomon kaj hegemonias okcidente).[2] Ĝi apartenas al la komarko Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Polán kaj Casasbuenas norde, Mazarambroz oriente, Pulgar okcidente kaj Totanés sude, ĉiuj de la provinco Toledo.

Ĝia teritorio estas trafluata de malgrandaj rojoj, sekaj plejparte de la jaro, inter kiuj elstaras Conde, Dehesilla kaj Valle Hondo.

Ties plej altaj punktoj troviĝas okcidente de la vilaĝo kaj sude, lime kun Pulgar, kun 895 msm kaj 890 msm respektive.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1238 aperas citata la domaro de Nuez en dokumento de mozaraboj pri vendo.[3]

Sed post unu jarcento, nome en 1.326, Alfonso Fernández Nieto, filo de Esteban Fernández, kreis la lokon de Noez apartenanta al la jurisdikcio de Toledo kaj sekve unika senjorlando nobela de la familio Niño.[4]

En la jaro 1443 don Juan de Ayala, filo de Garci Fernández de Córdoba, servisto de la reĝino, kaj María de Cervantes, senjoroj de la loko Noez, vendis ĝin al Fernando Niño la 1-a, kiu tiam estis urbestro de Toledo kaj gvardio de la reĝo, filo de Rodrigo Niño la 1-a kaj Juana Díaz, tiu lasta, filino de Fernán López de Tordelobos, estro de riĉa stirpo de Toledo.

Fonintino de la senjorlando Noez en la jaro 1538, estis doña María Niño Ribera, kiu edziniĝis al Lope Conschillos, sekretario de la reĝo Fernando la Katolika. Laŭ deviga reĝa akcepto, tiu sinjorino findis la senjorlandon por sia plej aĝa filo Pedro Niño de Ribera, en kiu oni inkludis ne nur hereditajn havaĵojn el avo kaj gepatroj, sed ankaŭ la aldonaĵojn kaj aĉetaĵojn de ŝi kaj la edzo dum geedzado, kiaj anzinaro apartenanta al don Hernando Dávalos senjoro de Totanés, aĉetita danke al la havjaxoj konfiskitaj al komunumano fare de la reĝo Karlo la 1-a (Hispanio).

Filino de don Pedro Niño de Ribera kaj filino de la fondintoj de la senjorlando estis doña Francisca Conchillos Ribera, kiu edziniĝis al Pedro López de Ayala, senjoro de Guadamur de la Graflando de Fuensalida.

Noez formis parton de la komarko Sisla, kaj estis reloĝata de mozaraboj de Toledo.

Al ties teritorio apartenis domarojn Pejines kaj Santa María, kiuj jam estis senhomaj en la 18a jarcento.[5]

Meze de la 19-a jarcento estis 128 domoj kun teraj muroj kaj cimentoj el ŝtonoj, kaj la municipa buĝsto estis 5.046 "reales" el kiuj 1.500 estis por pago al la sekretario.[2]

En la unua duono de la 20-a jarcento okazis iompostioma kresko de la populacio, sed post la 1,174 loĝantoj de la komenco de la 1930-aj jaroj okazis falo pro la Hispana Enlanda Milito al 1,041. Meze de la 20-a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj tiele ĉe Noez kun 1,279 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Noez kun 852 en la 1980-aj jaroj; post kiam Toledo iĝis regiona ĉefurbo la populacio rekuperiĝis ĝis la nunaj 1,000 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historie estis vilaĝo fundamente agrikultra. Dum la 19-a jarcento oni produktis «tritikon, hordeon, sekalon, karobon, kikerojn, oleon kaj vinon»,[2] kaj estis same brutobredado de ŝafoj, kaproj kaj muloj por la kampolaboro. Pri industrio kaj komerco estis du muelejoj por oleo kaj du vendejoj el fadenoj. La laboristaro, kiam estis sendunga, dediĉis sin al produktado de kastanjetoj kiuj estis venditaj en najbaraj vilaĝoj.

En la aktualo la hegemonia sektoro estas industria kun 38,5 % de la totalo de entreprenoj, sekve de servoj kun 28,2 %, konstruado kun 20,5 % kaj nur laste agrikulturo kun 12,8 %.[6] Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 251, ISBN 84-95432-05-6.
  2. 2,0 2,1 2,2 Madoz, Pascual, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de ultramar, 1846-1850, Madrid (Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti), Volumeno XII, paĝo 171.
  3. Ángel González Palencia, Los mozárabes de Toledo en los siglos XIII y XIII, Madrid, 1926-1930, Instituto Valencia de Don Juan. III vols. y I preliminar, vol. II, pág. 127.
  4. Medina Gamero, Marichu, Noez. Fundación y oligarquia del siglo XIV al XVI., 2008, Revista de Estudios Monteños, Nº125.
  5. Tiele aperas jam en la Catastro de Ensenada:[1]
  6. Laŭ informo de la gubernejo de Kastilio-Manĉo. Vidu la municipan slipon ĉe Eksteraj Ligoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • RAMOS RAMOS, Julián (Madrid, 1990). Contribución a la carta arqueológica del municipio de Noez. Editorial de la Universidad Complutense.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]