Nogales (Sonora)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nogales
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Fondita 1884-07-11
Poŝtkodo 84000
Telefonkodo 631
Kodo laŭ INEGI 26 043
Retpaĝaro www.nogalessonora.gob.mx
Politiko
Urbestro Jose Ángel Hernández Barajas (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 193 517
Loĝdenso 151 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 31°19′N 110°57′U  /  31.317°N, 110.95°U / 31.317; -110.95 (Nogales (Sonora)) (mapo)
Alto 1 200 m
Areo 1 654,8 km²
Horzono UTC -7
Situo de Nogales (Sonora) en (Meksiko)
Situo de Nogales (Sonora) en (Meksiko)
DMS
Situo de Nogales (Sonora) en
Situo de Nogales (Sonora) en
Situo de Nogales (Sonora) en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nogales Municipality, Sonora [+]
vdr
Nogales, limurbo inter Usono kaj Meksiko (dekstre)

Nogales estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas landlima urbo Nogales. Ĉe la alia parto de la landlimo estas urbo kun la sama nomo en la federacia ŝtato Arizono. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26043.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 220292 loĝantojn. El tiuj estis 111295 viroj kaj 108997 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1654,8 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1200 metroj super la marnivelo.

Tempozono[redakti | redakti fonton]

Kiel la tuta subŝtato Sonora ankaŭ Nogales apartenas al la tempozono de la montoj (Tiempo de la Montaña). Ĝi egalas al UTC -7. Interese estas ke oni ne ŝanĝas la tempon en la somero, do ne estas la somera tempo kiel en aliaj partoj de Meksiko.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 461 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 18 °C.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 105329 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 103036 scipovis legi kaj skribi kaj 2026 personoj estis analfabetoj. Do 1,92 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 137480 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 1,664 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 1,21 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉar multaj lokanoj el la regiono Ekstremaduro, Hispanio, elmigris al Hispanameriko dum la 16a kaj 17a jarcentoj, kelkaj lokoj tie nomiĝas same Nogales (Juglandarboj), kiaj ĉe Nogales (Arizono) kaj Nogales (Sonora).

Antaŭ la fondo de Nogales en la regiono nur ekzistis ranĉo, kiu konstruiĝis en la jaro 1841. En 1880 oni instalis limkontrolejo kaj limimpostejo en la sama loko kaj poste oni decidis ke proksime preteriru fervojo, kiun oni inaŭguris je la 25-a de oktobro 1882. Neniu el tiuj okazoĵoj kaŭzis kreskon de la loĝantaro. Nur post pliaj du jaroj iom post iom kreskis la loĝantaro kaj oni fondis la komunumon Nogales en loko kiun donacis la posedantoj de la ranĉo. Je la 13-a de julio 1889 Nogales akiris la titolon “vilaĝo.

Nogales fariĝis komunumo je la 11-a de julio 1884, kiam publikiĝis la leĝo n-ro 29, subskribita de la tiutempa regestro de Sonora Luis Emeterio Torres. La urbo Nogales oficiale fariĝis urbo je la 1-a de januaro 1920.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]