Nokia (kompanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri firmao. Por informoj pri finna urbo, vidu la artikolon Nokia (urbo).
Nokia
Nokia
publika kompanionegoco • konglomerita firmao vd
Dum 12-a de majo 1865 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Q11894827
Jura formo publika kompanio
Fondita en 1865
Fondintoj Fredrik Idestam • Leo Mechelin vd
Ĉefestro(j) Sari Baldauf vd
Sidejo Espoo (Finnlando)
Lando Finnlando
Estr(ar)o Pekka Lundmark
Dungitoj 103 083 (stato: 2018)
Spezosumo 23,3 miliardoj da € (2019)
Agokampo poŝtelefonoj, komputiloj, komputilaj retoj
GSMprogramaro • kapkomunikilo • saĝtelefono
ISIN-kodo FI0009000681
Posedata de BlackRock vd
filiaj kompanioj Nokia Networks • Withings • Nokia (Germanio) • Nokia (Britio) • Nokia (Usono) • Nokia (Aŭstralio) • Nokia (Ĉinio) • Nokia (Kanado) • Nokia (Irlando) • Alcatel-Lucent Usono • Luxor AB • Bell Labs • Nokia Shanghai Bell vd
Posedataj kompanioj Cluj Nokia plant • Trapster • Withings • MOSH • Nokia Data • Telfa • Luxor AB • Bell Labs • Nokia Networks vd
TTT Oficiala retejo
vdr
La ĉefa oficejo de Nokia en Espoo, apud Helsinki, Finnlando.
Historia malkresko de poŝtelefonoj de Nokia ekde 1996 ĝis 2006

Nokia estas finna telekomunika kompanio, la plej granda produktanto de poŝtelefonoj en la mondo. Ĝia ĉefa sidejo estas en Espoo, apud Helsinki, en Finnlando. La oficiale registrita nomo de la kompanio estas Nokia Oyj (oyj = finna mallongigo por publika akcia kompanio), kun paralelaj formoj sveda Nokia Abp kaj angla Nokia Corporation.

La jara vendosumo de Nokia en 2007 estis 51 058 milionoj da eŭroj (jara kresko 24 %), el kio 49 % fontas el la komerca grupo Poŝtelefonoj, 26 % el la grupo Retoj (Nokia-Siemens), 21 % el Plurmedio kaj 4 % el Solvoj por Entreprenoj. La neta profito estis 7205 milionoj da eŭroj (jara kresko 67 %). Plej rapide kreskis dum 2007 la grupo Solvoj por Entreprenoj: ĝia vendosumo duobliĝis.

La kompanio vendis en 2006 sume 437 milionojn da mobilaj komunikiloj, kio signifas kreskon je 26 % en unu jaro. La kompanio mem taksas sian parton el la tutmonda jara vendokvanto esti 38 %.

La personaro de Nokia ampleksis laŭ stato de la jaro 2018, en la tuta mondo, 103 083 dungitojn. El la tuta personaro, 21 % laboris en Finnlando, 12 % en Germanio, 11 % en Ĉinio, 10 % en Barato, kaj 46 % en aliaj landoj.

Nokia vendas pli ol trionon el la poŝtelefonoj en la mondo. La vorto poŝtelefono jam estas iom netrafa por priskribi ĉiajn produktojn, kiuj ebligas, interalie, telefoni. Parto el ili estas jam plenkapablaj plurmediaj poŝkomputiloj. Tiel, ekzemple, Nokia jam produktas pli multe da fotiloj ol iu alia kompanio, ĉar fotilo estas jam integra parto de poŝtelefono. En la plej novaj telefonoj grave rolas loktroviloj (GPS-biriloj). Ankaŭ la muzikan kaj alian distran merkaton Nokia eniris, ekz. per siaj ludiloj N-Gage. Nokia nomas siajn modernajn aparatojn plurmediaj komputiloj, ne uzante la nomon smartphone (inteligenta telefono).

La organizo de Nokia, fine de 2005, konsistis el kvar sekcioj de produktoj: Poŝtelefonoj, Plurmediaĵoj, Retoj, kaj Solvoj por Entreprenoj. En junio 2006 Nokia kaj Siemens publikigis la intencon kunigi siajn reto-sekciojn (sen- kaj kundrataj retoj por telefonkompanioj) en la unuigitan Nokia Siemens Networks, duone posedatan de ambaŭ kompanioj. Antaŭ la fino de Aŭgusto 2006 la ĉefaj direktoroj de la nova kompanio jam estis nomitaj, kaj la kunfandiĝo estis okazonta ne pli malfrue ol en januaro 2007. Meze de decembro 2006 la kompanioj sciigis, ke la kunfandiĝo estos prokrastita pro suspektoj pri grava koruptado ene de Siemens. La kunigo fine efektiviĝis la 1-an de aprilo 2007, post interna esploro plenumita de Siemens.

Ekde januaro 2008, ĉiuj poŝtelefono-rilataj funkcioj de Nokia estas kunigitaj en unu sektoron nomatan Aparatoj kaj Servoj, kiu interne dividiĝas en kvar grupojn: Aparatoj, Servoj kaj Programaro, Merkato, kaj Kompania Evoluigo. La alia sektoro estas la retaĵo-produkta Nokia-Siemens. Post fina efektiviĝo de la havigo de Navteq, tiu kompanio estos plene posedata de Nokia kaj formas ĝian trian sektoron.

Ĉar la financa situacio de la kompanio estas forta, oni longe atendis, ke ĝi utiligos sian kas-enhavon por akiri aliajn kompaniojn. En 2007 ĝia unua aĉeto estis Twango, kies specialaĵo estas reto por dividado kaj distribuado de bilda, filma kaj sona materialo, kiu sin bazas sur socia reto de ĝiaj “membroj”. Sed la strategia aĉeto de la jaro estis la Navteq, aĉeto anoncita en oktobro 2007 kaj ankoraŭ atendanta finan aprobon de aŭtoritatoj. Navteq estas usona kompanio, kiu produktas ciferecajn mapojn kun akcesoraj datumaroj. Nokia vidas grandajn eblojn de kresko en loko-rilataj servoj, utiligeblaj nur surbaze de bona baza maparo kun aldona datumaro pri ĉiaj servoj kaj ties situo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La jaro 1865 estas konsiderata la komenco de la nuna kompanio Nokia. Tiam estis fondita, en la urbo Tampere, ĉe la rapidfluejo Tammerkoski, lignomuelejo por produkti pulpon por paperproduktado. Simila fabriko estis fondita post tri jaroj en Nokia, proksima vilaĝo. En 1871 la kompanio estis renomita Nokia, kaj ĝia produktaro rapide diversiĝis por inkluzivi paperon kaj sulfitan celulozon kaj, komence de la 20-a jarcento, ankaŭ elektron. Decidiga por la lokado de la fabrikoj estis la rapidfluejoj, abunda fonto de energio.

Alia grava kompanio, kiu kontribuis al la naskiĝo de la nuna elektronika giganto, estis Suomen Gummitehdas (Finna Gumfabriko, 1898), kiu komence produktis botojn, galoŝojn, hosojn kaj rimenojn, kaj en 1933 komencis sian plej sukcesan branĉon, pneŭojn por aŭtoj. En 1912 estis fondita Suomen Punomotehdas (Finna Plektofabriko), kiu en 1917 fandiĝas kun ĵus fondita Finna Kablofabriko.

La nomitaj tri branĉoj ligna, guma kaj kabla estas la tri kolonoj kiuj naskis, en granda kunfandiĝo en 1966, la bazon por la nuna Nokia. Tiam oni difinis, ke ĝiaj ĉefaj sektoroj estu kaŭĉuko, kabloj, arbodevenaj produktoj, elektroproduktado kaj elektroniko. La elektronika sekcio ĝermis ene de la Finna Kablofabriko fine de la 1950-jaroj kaj estis definitive fondita en la jaro 1960.

Tra la tuta jardeko 1980 Nokia plifortigis sian pozicion en la telekomunika kaj konsumanto-elektronika sektoroj: ĝi akiris al si la finnajn kompaniojn Mobira, Salora kaj Televa kaj la svedan Luxor. En 1987 ĝi aĉetis parton de la germana Standard Elektrik Lorenz kaj la francan Oceanic. Plian paŝon antaŭen en informa teknologio signifis la aĉeto, en 1988, de la komputila branĉo de la sveda Ericsson. Ankaŭ la kabloindustria sektoro plu kreskis pro aĉeto de la svisa Maillefer, produktanto de kablomaŝinoj, kaj de la nederlanda kabloprodukta firmao NKF.

La kresko de la elektronika branĉo daŭris post 1990: Nokia aĉetis en 1991 la britan Technophone, kio kunigis la fortojn de la du plej grandaj eŭropaj produktantoj de poŝtelefonoj. Ankoraŭ en 1992 la kompanio akiris la televidilo-fabrikon Finlux kaj en 1993 ampleksigis sian branĉon telekomunikaj kabloj aĉetante tiun fakon de la germana Philips Kommunikations Industrie.

La ĝenerala direkto de la 1990-jaroj por Nokia estis daŭra koncentriĝado al telekomunikado. En 1991 ĝi vendis sian komputilo-branĉon al la brita ICL kaj transmetis sian kemian produktejon en novan kompanion Finnish Chemicals, poste forvendotan. En 1995 ĝi forcedis sian kabloindustrion kaj en 1996 siajn televidilo-fabrikojn en Finnlando kaj Germanio. Ekestis la Nokia plene sin dediĉanta al telekomunikado kaj tute speciale al la mobila teknologio, kies plej videbla manifestiĝo nuna estas la poŝtelefono, evoluanta al ĝenerala portebla komunikilo, datumprilaborilo kaj plurmedia distrilo.

La historio de la kompanio enhavas agadkampojn, kiuj nuntempe ŝajnas malmodernaj aŭ almenaŭ neniom avangardaj. Sed siatempe la amasa produktado de papero el ligno, elektra energio el akvofaloj, piedvestoj el kaŭĉuko kaj kabloj el kupro kaj ŝtalo estis novaj teknikoj. Des pli klare oni povas vidi diversajn paŝojn sur la vojo de amasproduktoj por la konsumantoj: kaŭĉukaj botoj, aŭtopneŭmatikoj kaj neceseja papero iam estis avangarda amasa teknologia produktaĵoj por la vasta konsumantaro. Tiaj estas la poŝtelefonoj nuntempe.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]