Noktuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Noktuo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Athene Athene
Specio: A. noctua
Athene noctua
(Scopoli, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivareo de Noktuo
Vivareo de Noktuo
Vivareo de Noktuo
Sinonimoj

Carine noctua

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Etan noktuon Athene noctua oni montras al infanoj

La Noktuo (Athene noctua) estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.

Disvastiĝo

Tiu ĉi estas loĝanta kaj unu el la plej disvastigataj noktaj rabobirdoj en plej parto de la mezvarmaj kaj varmaj partoj de Eŭropo (suda Eŭropo), de Azio oriente ĝis Koreio, kaj norda Afriko. Ĝi ne estas indiĝena en Britio, sed estis enmetita en la 19-a jarcento, kaj nuntempe ĝi estas naturigita tie. Temas pri loĝanta specio, kiu troviĝas en malferma kamparo, kiel ĉe miksitaj farmoj kaj parkoj. La birdo videblas facile en mediteranea pejzaĝo kun arbustaro, olivarbaroj kaj eĉ ŝtonejoj.

Aspekto

La Noktuo estas eta strigo, 23-30 cm longa kun enverguro de 48 ĝis 60 cm kaj pezo de 145 ĝis 190 g. Plenkreskuloj de Noktuo laŭ la plej disvastigata formo, la nomiga A. n. noctua, estas supre (kapo, nuko kaj dorso) bruna kun blankaj punktoj kaj sube blanka kun brunaj strioj. Ĝi havas (kompare kun eta korpo) grandan kapon, longajn krurojn kaj krome flavajn bekon kaj grandajn okulojn kun nigraj okulringoj kaj blankajn “brovojn”, kio havigas severan mienon; la vizaĝo estas larĝa kaj la vizaĝa disko blankeca kun suba malhela bordostrio. Junuloj estas pli senkoloraj, kaj ne havas la plenkreskulan blankan punktadon en la krono. Dumfluge videblas ĝiaj mallongaj, rondoformaj flugiloj kun elpunktaj blankaj linioj. La vosto estas mallonga kaj malhelbruna kun kvar malhelaj bendoj. La noktuo estas simila al la malgranda orelstrigo, sed tiu ĉi estas pli fortika kaj ne havas ties oreltufojn.

Tiu specio havas ondan flugon kiel de pego, kun konstantaj ascendoj kaj descendoj kaj rapideta flugilfrapado. La voĉo estas ploreca serio de altatonaj kaj laŭtaj alvokoj kii-ik aŭ "ki.iu", facile aŭdata krepuske.

Estas helgrizbruna tipo de centrokcidenta Azio konata kiel Siria noktuo, aŭ A. n. lilith. Aliaj formoj inkludas alian palan rason, la nordafrikan A. n. desertae, kaj du intermezajn subspeciojn, A. n. indigena de sudorienta Eŭropo kaj Turkio, kaj A. n. bactriana de centra Azio.

Kutimoj

Ĝi manĝas predojn kiajn insektojn, tervermojn, helikojn, reptiliojn, amfibiojn, sed ankaŭ etajn birdojn kaj mamulojn, kiel musojn. Tiu precipe palearktisa specio, kiel multaj aliaj strigoj, havas eksterordinarajn vidkapablon (eĉ dumnokte) kaj audkapablon kiu permesas lokigi nokte musojn eĉ sub seka foliaro. Ĝi estas noktema, sed ankaŭ parte dumtaga kaj tre ofte ripoziĝas elstare dumtage ekzemple sur muretoj, fostoj aŭ kabloj. Tro ofte ili ĉeestas ŝoseojn, ekzemple ekde sur trafikindikiloj, por kapti insektojn aŭ aliajn etajn predojn pli facile videblajn en malferma zono de la ŝoseo kaj ĉefe se lumigitaj de aŭtoj, sed pro tio multaj mortiĝas surfrakasitaj de la samaj aŭtoj.

Ĝi kutime nestumas en arbaj aŭ rokaj truoj, kie la ino demetas aprile aŭ maje 3-5 ovojn, kiuj estos kovataj de la ino dum 28-29 tagoj, kun 26 pliaj tagoj ĝis elnestiĝo. Noktuoj nestumas ankaŭ en konstruaĵoj, kaj abandonitaj kaj tiuj kiuj havas nestokestojn kaj eĉ en kuniklejoj. La paro kutime estas porviva. Se la specio loĝas en areo de granda homa aktivado, noktuoj povas alkutimiĝi al homoj kaj resti en ripozejoj, ofte antaŭ ĉiesa vido, dum homoj estas ĉirkaŭe. Ili kutime loĝas solaj aŭ laŭ etaj grupoj. Ili povas vivi ĝis 9 aŭ eĉ 11 jarojn.

Noktuo Athene noctua

La Noktuo estis la aŭspicia birdo de la helena pri saĝeco diino Atena (eble pro la saĝeca mieno de la specio) kaj el tio ankaŭ de la urbo Ateno, de kio devenas la genra latinlingva nomo de la birdo. Ties bildo aperas en multaj moneroj de la tiama Ateno.

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoElstara