Nomaro de Bayer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto de la priskribo de la konstelacio Malgranda Ursino kiun enhavis la verko Uranometria de Johann Bayer (en la eldono de 1697). La aŭtoro aplikis sian nomaron al la ĉefaj steloj de la konstelacio.

La nomaro de Bayer estas normaro por la nomoj de steloj, kiun enkondukis la germana astronomiisto Johann Bayer en sia stela atlaso Uranometria, en 1603. Ĝi plu uzatas nuntempe, kvankam la plejmulto el la nun konataj steloj estis tiam nekonataj, kaj tial ne havas nomon laŭ la nomaro de Bayer.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la konvencio establita de Bayer, stelnomoj konsistu el du partoj: litero de la greka alfabeto kaj genitivo de la latinlingva nomo de la konstelacio, kiun anas la stelo.

Ĝenerale, la unuan literon - alfo - oni atribuis al la plej hela stelo, la duan - beto - al la dua plej hela stelo, kaj tiel plu. Tamen, pro la postaj ŝanĝiĝoj de konstelacilimoj kaj pro malprecizeco de la tiamaj mezurkapabloj, oni foje ne respektis la efektivan ordon laŭ heleco, kaj en du okazoj oni eĉ donis duoblan nomon al la sama stelo.

Nomoj laŭ la nomaro de Bayer skribeblas per du stiloj: plenforme, kiel ekzemple Alpha Leonis, aŭ sinteze, kun malgranda greka litero kaj la oficiala trilitera mallongigo de la konstelacinomo: α Leo. En Esperanto, la Astronomia Terminaro konsilas uzi la konstelacinomon kiel a-vorton: ekz. Alfo Leona (α Leo).

Postaj ŝanĝiĝoj[redakti | redakti fonton]

Post elĉerpiĝo de grekaj literoj, oni ankaŭ enkondukis latinajn literojn malgrandajn kaj poste grandajn, kiel ekzemple en la okazoj de h Persea (h Per) kaj P Cigna (P Cyg).

Krome, en la okazo de duopaj steloj, oni unue donis nomon al la stelaro, kaj due aldonis nombron kiel sufikson por apartigi la unuopajn ĉielobjektojn: ekzemple Pio1 Oriona 1 Ori).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]