e (matematiko)
El Vikipedio
(Alidirektita el Nombro de Euler)
La matematika konstanto e estas la bazo de la funkcio de natura logaritmo.
Jen e al la dudek-naŭa decimala cifero. e = 2,71828 18284 59045 23536 02874 7135…
La nomo e venas de la fama matematikisto Leonhard Euler, do foje oni nomas ĝin la nombro de Euler. Ankaŭ ĝi foje nomiĝas la konstanto de Napier – laŭ la skota matematikisto John Napier, kiu enplektis logaritmojn.
La nombro e estas malsama de konstanto de Eŭlero-Mascheroni γ ≈ 0,5772….
| Listo de nombroj – Neracionalaj nombroj ζ(3) – √2 – √3 – √5 – φ – α – e – π – δ |
|
| En duuma sistemo | 10.10110111111000010101... |
| En dekuma sistemo | 2.7182818284590452354... |
| En deksesuma sistemo | 2.B7E151628AED2A6B... |
| kiel senfina frakcio | ![]() Rimarku, ke tiu senfina frakcio ne estas perioda. |
Difinoj [redakti]
La plej komunaj difinoj de e estas:
- Difini e-on kiel limon.

- Difini e-on kiel sumon de nehaltanta serio.

kie n! estas la faktorialo de n. - Difini e-on kiel la unikan reelan numeron x > 0 tian, ke

- Difini e-on kiel la unikan reelan numeron x > 0 tian, ke

Ĉiuj ĉi tiuj malsamaj difinoj pruvas la karakteron de eksponenta funkcio.





