Nombro de la bestio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La nombro de la bestio estas 666, pentraĵo de William Blake.

Nombro de la bestio tradicie estas la 666 kiu trovas sian fonton, kvankam diskutatan, en la Biblio, en kiu tiu nombro estas eksplicite menciata tri fojojn, kun signifoj tute malsamaj kaj ankaŭ en cirkonstancoj bonŝancaj, ka do malmulte diablaj.

Bibliaj lokoj

La unua legeblas en 1 Rĝ 10,14-15: "La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro krom tio, kio venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj kaj de ĉiuj reĝoj de Arabujo kaj de la regionestroj". Tiu versego nenion aludas pri bestio aŭ similaĵo. [1]

La dua okulumas el Ezra 2, 13 : «De la idoj de Adonikam, sescent sesdek ses”: temas pri la jubilantaj hebreoj revenantaj al patrujo el babilona ekzilo.

La tria elvenas el la Johana Apokalipso, 13, 18, de la Nova Testamento: “’ Ĉi tie estas saĝeco. Kiu havas prudenton, tiu kalkulu la numeron de la besto; ĉar ĝi estas la numero de homo; kaj ĝia numero estas sescent sesdek ses”’ [2]. Laŭ la originala greka: “Ὧδε ἡ σοφία ἐστίν• ὁ ἔχων νοῦν ψηφισάτω τὸν ἀριθμὸν τοῦ θηρίου, ἀριθμὸς γὰρ ἀνθρώπου ἐστίν• καὶ ὁ ἀριθμὸς αὐτοῦ ἑξακόσιοι ἑξήκοντα ἕξ”.[3]

Interpreto

Pluraj esploristoj provis interpreti kaj doni sencon al tiuj vortoj, ofte fantaziante. La plej insista, kaj interesveka, estis ke la sescentsesdekses (666) indikus Nerono Cezaro (Nero Claudius Caesar Drusus Germanicus Caesar), sed ĉi-kaze interesas estas bezonate nur “Nerono Cezaro”. Tiu du lasta vortoj, transdonitaj al la hebrea, kiu ne havis vokalojn, estas נרון קסר (rsK nvrN, aŭ latinorde Nrvn Ksr). Similmaniere, ĉi-kaze, nombrojn signas romiaj kaj grekaj kaj hebreaj literoj: tiuj nombrosignifantaj literoj, adiciitaj, allasas la sumon 666. Ekzemple la rilatoj inter la hebreaj literoj/nombroj kaj la latina literoj:

Literoj/Hebrea nombro Latinaj literoj Arabaj nombroj
נ N 50
ר R + 200
ו V + 6
ן N + 50
ק K + 100
ס S + 60
ר R + 200

El kio rezultas vere Nerono Cezaro kvankam kiam apostolo Johano (aŭ alia Johano, laŭ kelkaj bibliaj skoloj) kompiladis sian verkon regnis Domiciano (alia persekutanto kontraŭ kristanoj), kaj spite la variantojn de manuskriptoj kies literoj rezultigus 616. Komentistoj kutime konvenas ke la ĉiukaze Nerono Cezaro reprezentas la imperian povon persekutantan.

Difini la persekutantan imperian potencon bestio, varie figurata, jam uzis Danielo en la ĉapitro 7a kie estas tiel epitetata la greka imperio seleŭkia.

La pasinta jarcento vidis alian pensaĵon, plimalbonigantan: 666 estus la nomo de la diablo. Tiun interpreton plifortigis la biblia (aŭ enradikiĝinta tradicio interpretanta la biblierojn) kutimo konsideri la nombron 6 kiel simbolon de malperfekteco, ĉikaze plej intensigita de la trifoja ripetado, kaj, do, de la totala malperfekteco, do malmoraleco... el kio fonas la diablo!.

Por pli bone kompreni tiun lastan ekspansion, helpas la tuthebrea arto (kaj ludo) centri la nombron de la sumigitaj literoj kaj doni signifon al la sama nombro. Tiu interpretsistemo estas konata per Gematrio.

Kvankam la historio (kaj literaturo) nun rememorigas protestantojn malkovrantajn la Bestion en la papo aŭ katolikismo, kaj katolikojn rezultigantajn el la literoj de la nomo "Lutero" la nomon de la bestio, la kristanaj eklezioj neniam oficiale sentencis pri la signifoj de tiuj bibliaj versegoj. Ankaŭ rilate la personulon aludatan de la Apokalipso, neniam oficiale la eklezioj sentencis; nur bibliistoj liveras opiniojn pli/mapli dokumentitajn

Al tiu 666 algluiĝis kaj trovis okazon de energiiĝo kaj ekzaltiĝo la santanismaj sektoj, kiuj kultas Satanon kiel veran dion. Kaj profitis el tiu nombro ankaŭ certa roka muziko.

Notoj kaj referencoj

  1. Novvulgata latino: Erat autem pondus auri, quod afferebatur [Salomoni] per annos singulos, sexcentorum sexaginta sex talentorum aurum: excepto eo, quod afferebant viri qui super vectigalia erant, et negotiatores, universique scruta vendentes, et omnes reges Arabiae, ducesque terrae.
  2. Pli kompleta teksto: “Kaj mi vidis alian beston suprenirantan el la tero; kaj ĝi havis du kornojn, simile al ŝafido, kaj ĝi parolis kiel drako. 12 Kaj ĝi ekzercas la tutan aŭtoritaton de la unua besto antaŭ ĝi. Kaj ĝi devigas la teron kaj la loĝantojn sur ĝi adorkliniĝi al la unua besto, kies morta vundo saniĝis. 13 Kaj ĝi faras grandajn signojn, devigante eĉ fajron malsupreniri el la ĉielo sur la teron antaŭ la homoj. 14 Kaj ĝi trompas la loĝantojn de la tero per la signoj, kiujn estis donite al ĝi fari antaŭ la besto; dirante al la loĝantoj sur la tero, ke ili faru bildon al la besto, kiu havis la glavovundon kaj vivis. 15 Kaj estis donite, ke ĝi donu spiron al la bildo de la besto, por ke eĉ parolu la bildo de la besto, kaj faru, ke ĉiuj, kiuj ne volas adorkliniĝi al la bildo de la besto, estu mortigitaj. 16 Kaj ĝi devigas ĉiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, la riĉajn kaj la malriĉajn, la liberajn kaj la sklavajn, ricevi markon sur la dekstra mano aŭ sur la frunto; 17 por ke neniu povu aĉeti aŭ vendi, krom tiuj, kiuj havas la markon, la nomon de la besto, aŭ la numeron de ĝia nomo. 18 Ĉi tie estas saĝeco. Kiu havas prudenton, tiu kalkulu la numeron de la besto; ĉar ĝi estas la numero de homo; kaj ĝia numero estas sescent sesdek ses.
  3. Latinlingve: “Hic sapientia est. Qui habet intellectum, computet numerum bestiae. Numerus enim hominis est: et numerus eius sexcenti sexaginta sex”.

Bibliografio

  • Martin Gardner - Enigmi e giochi matematici, 1997 - Biblioteca Universale Rizzoli - ISBN 88-17-11805-2
  • Apokalipso
    • Joan-Pere Pujol, Le nombre de la Bête suivant l’Apocalypse : 666, Nîmes, Lacour, 2006;
  • Léon Gambetta, "Le nombre de la bête et la bête du nombre", Œuvres posthumes de Gambetta, X, 384.
  • Georges Ifrah, Histoire universelle des chiffres, Seghers, puis coll. « Bouquins » chez Robert Laffont, t. I et II, 1994
  • Pierre Jovanovic, 777. La chute du Vatican et de Wall-Street selon Saint-Jean, Paris, Le Jardin des Livres, 2009.

Eksteraj ligiloj