Nombrovorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vortospecoj

Nombrovortoj (aŭ numeraloj[1]) estas konsiderataj aparta vortospeco en la plej multaj lingvoj, pro siaj apartaj gramatikaj trajtoj. Oni povas distingi du specojn de nombrovortoj:

  • Kvantaj nombrovortoj (aŭ "bazaj nombrovortoj"), kiuj indikas kvanton: unu, du, tri, ...
  • Ordaj nombrovortoj, kiuj indikas pozicion de iu objekto inter aliaj: unua, dua, tria, ...

En Esperanto, la kvantaj nombrovortoj estas ofte uzataj iom simile al A-vortoj, pro kio ili estas nomataj A-vortecaj vortetoj en PMEG (ili estas vortetoj, ĉar ili ne havas iun finaĵon). En matematikaj kuntekstoj, ili tamen ofte estas uzataj O-vortece, ekzemple en la frazo "2 (legu "du") estas primo". Ekzistas lingvoj, en kiuj la nombrovortoj estas uzataj nur O-vortece (ekzemple la ajvilinmiuta lingvo[2]); en aliaj ili estas uzataj eĉ verbe (ekzemple en la tahitia lingvo[3]).

En Esperanto oni esprimas la nombrovortojn per dekuma sistemo. Aliaj lingvoj uzas ankaŭ nombrosistemojn kun aliaj bazoj, ekzemple kvaruman, kvinuman, okuman, dekduuman aŭ dudekuman sistemon. La dekuma sistemo estas tamen la plej disvastiĝinta.

Citaĵo
 Numeraloj en Esperanto prezentas el si apartan klason de vortoj, ĉar ili ne posedas kian ajn formon kaj, ne influante formojn de la kunteksto, ne povas esti substantivoj, kiel okazas en aliaj lingvoj.
Sub numeraloj oni komprenas senformajn vortojn, esprimantajn kardinalan nombron : unu, du, tri, kvar, kvin ktp.
Ordinalajn nombrojn ni lasas al adjektivoj, ĉar ili posedas ĉiujn adjektivajn formojn.
Vorto unu estas homonimo, ĉar ĝi estas uzata, ankaŭ, kiel nedeterminativa pronoma adjektivo kaj, kun tiu senco, posedas formon de nombro (unuj). 
— Vladimir Varankin, 1929, Teorio de Esperanto, p. 41

Skribado de nombrovortoj[redakti | redakti fonton]

Nombrovortojn eblas aŭ elskribi per literoj kiel normalajn vortojn (unu, du, tri, ...), aŭ skribi per ciferoj (1, 2, 3, ...). La nombrovortojn ĝis dek oni ekster matematikaj tekstoj preskaû ĉiam elskribas, dum pli altajn oni plej ofte skribas per literoj. En aliaj lingvoj ekzistas aliaj limoj, ekzemple en la germana ĝi estas ĉe 12.

Ordajn nombrovortojn ne eblas skribi nur per ciferoj; kiam oni ne elskribas ilin per literoj, oni devas uzi kombinon de ciferoj kaj la litero "a" por la finaĵo. Oni povas aŭ apartigi la finaĵon per streketo aŭ ne (do skribi "1-a" aŭ "1a"). En kelkaj lingvoj, ekzemple la hispana, oni ofte skribas la ordajn nombrovortojn per romanaj ciferoj. En Esperanto tio estas multe malpli kutima, kaj kelkaj konsideras tion forte evitenda en Esperanto, ĉar ekster la okcidenta kulturo la romiaj ciferoj estas apenaŭ lernataj, kaj Esperanto kiel internacia lingvo ne enhavu tian malfacilaĵon por ne-okcidentanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiel la formo en la esperanta traduko de la Fundamenta Gramatiko fare de L.L. Zamenhof (1904).
  2. Bill Barton: The Language of Mathematics, paĝo 46. ISBN 978-0-387-92937-8
  3. Bill Barton: The Language of Mathematics, paĝo 15. ISBN 978-0-387-92937-8