Nomoj de Birmo/Mjanmao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mjanmaa Unio en la birma lingvo, t.e. Pji-dauŋ-zu mjən-ma naiŋ-ŋan-dɔ

Pri la nomo de Birmo en diversaj lingvoj regas iom da konfuzo kaj diverseco. Tiu konfuzo baziĝas sur variaj nomoj jam en la birma lingvo mem, kaj sur ŝanĝo de la nomo en la angla lingvo iniciatita de la birma militista reĝimo en 1989.

Nomoj en la birma lingvo[redakti | redakti fonton]

En la birma lingvo, la lando Birmo estas konata aŭ kiel Mjanma aŭ kiel Bama. Mjanma estas la skriba kaj literatura nomo de la lando, dum Bama estas la parola kaj konversacia nomo. La birma lingvo, same kiel la Java lingvo kaj aliaj lingvoj de sudorienta Azio, havas diversajn nivelojn kun akraj diferencoj inter literatura kaj konversacia lingvaĵoj.

La konversacia nomo Bama laŭdire originas el la nomo Mjanma per mallongigo de la unua silabo (perdo de naza "an", redukto al ne-naza "a", kaj perdo de la glitsono "j"), kaj poste per transformiĝo de "m" al "b". Tia sonŝanĝo de "m" al "b" estas ofta en konversacia birma lingvaĵo, kaj aperas en multaj aliaj vortoj. Kvankam Bama eble estas posta transformiĝo de la nomo Mjanma, ambaŭ nomoj estas uzataj unu apud la alia jam dum jarcentoj.

La nomo de la lando aperis unuafoje en Mon-popola epigrafo datiĝanta de 1102, en kiu la nomo estis literumita Mirma. La unua registro de la nomo en Birmlingva epigrafo datiĝas de 1190, kaj en tiu epigrafo la nomo estis literumita Mranma. Hodiaŭ en la birma lingvo la nomo ankoraŭ estas literumata Mranma, sed intertempe en plej multaj dialektoj de la birma lingvo la "r"-sono malaperis. Ĝin anstataŭis la glitsono "j". Tial, kvankam la nomo estas skribata Mranma, ĝi vere elparoliĝas Mjanma. En la Ĉina la nomo aperis la unuan fojon en 1273, kaj estis registrita kiel "緬" (elparolata Miǎn en mandarena ĉina). Tiun nomon hodiaŭ ankoraŭ uzas la han-ĉinoj kaj aliaj orient-azianoj, kiel ekzemple la vjetnamoj.

La etimologio de Mranma restas malklara. Ofte rekontata klarigo, kiu havas oficialan subtenon en Birmo, estas, ke la nomo devenas de la Sanskrita Brahma, la nomo de la veda kreado-dio Bramao. Tiun interpreton de la nomo disvastigis al Hindujo kelkaj Budhistaj monaĥoj el Cejlono. Tial historie Birmo estis en Hindujo nomata Brahma-deŝ ("Brama-lando"). Tiu nomomaniero tamen jam eluziĝis.

En la jardekoj antaŭ la sendependiĝo, partioj favorantaj sendependiĝon serĉis nomon por la naskiĝonta lando, kiu estis entenonta ne nur birme parolantajn homojn, sed ankaŭ plurajn naciajn malplimultojn. En la 1920-aj jaroj iuj favoris la nomon Mjanma, kiu estis nomo uzata por la malnova birma reĝlando detruita de la britoj en la 19-a jarcento. En la 1930-aj jaroj la maldekstremaj sendependecopartioj favoris la nomon Bama, ĉar laŭ ili tiu nomo pli bone ol Mjanma inkluzivas la malplimultojn. Efektive estis nomata Bama la birma marioneta reĝimo enpostenigita de la Japana okupacia armeo en la Dua Mondmilito. Sed tamen, je la sendependiĝo en 1948 oni elektis la nomon Mjanma por la nova lando. Tiu nomo estas la oficiala nomo de Birmo en la birma lingvo la tutan tempon ekde 1948, dum la nomo Bama estas uzata de la birma popolo en ĉiutaga parolado.

Malgraŭ la polemikado en la jaroj antaŭ la sendependiĝo, restas fakto, ke historie (antaŭ la 20-a jarcento) ambaŭ nomoj, Bama kaj Mjanma, referencis nur al regnoj establitaj de Birme parolantaj popoloj en la rivervalo Irrawaddy. Neniu el tiuj du nomoj iam inkluzivis la nunajn malplimultojn de Birmo. Historie ne ekzistis nomo por la tuta nuna lando Birmo, kiu parte estas kreaĵo de la britaj koloniaj aŭtoritatoj, kiuj aneksis al sia kolonio kelkajn periferiajn teritoriojn (loĝatajn de popoloj ne-birme parolantaj). Tiuj teritorioj neniam apartenis al la malnova birma reĝlando.

Nomoj en la esperanta lingvo[redakti | redakti fonton]

En Esperanto oni ordinare uzas la jam establitan (kaj de la Akademio oficialigitan kaj rekomendatan) nomon "Birmo". Por la angla lingvo la registaro aparte enkondukis la formon Myanmar kun aldona "r", ŝajne por konservi la sonon por tiuj, kiuj parolas angle laŭ brita maniero (la "r" tiam ne sonas). Konsekvence en esperanto, ŝajnas pli logika rekomendi kiel oficiala junta nomo la formon Mjanmao, kiu estas pli vaste uzita ol "Mjanmo" aŭ "Mjanmaro".

Nomoj en la angla lingvo[redakti | redakti fonton]

En la angla la nomo oficiale elektita por la lando je la sendependiĝo, estis Burma. Per tiu nomo la Britoj nomis sian kolonion jam antaŭ 1948. Tiu nomo plej verŝajne venas el la portugala, kaj estis alprenita de la britoj en la 18-a jarcento. La portugala nomo mem venis de la hinda nomo Barma, kiun en la 16-a aŭ 17-a jarcento la portugaloj pruntis el iu el la hindaj lingvoj. Tiu hinda nomo Barma eble devenas de la parol-birma nomo Bama, sed eventuale ĝi devenas de la hinda nomo Brahma-deŝ. Nun ne eblas pri tio certiĝi.

En 1989 la militista reĝimo de Birmo fondis komisionon, kiu ricevis la taskon revizii la birmajn loknomojn en la angla lingvo. La celo de la komisiono estis korekti la literumadon de birmaj loknomoj en la angla, forigante literumojn elektitajn de britaj koloniaj aŭtoritatoj en la 19-a jarcento, adoptante anstataŭe literumojn pli proksimajn al la efektiva birma elparolo (komparu kun tio, kio okazis en Barato pri Calcutta/Kolkata). Tiel ekzemple la nomo de la tiama ĉefurbo "Rangoon" estis ŝanĝita al Yangon por redoni la fakton, ke la "r"-sono antaŭ longe estis forlasita en la birma lingvo, kiu anstaŭigis ĝin per la glitsono "j".

Kiam ĝi alvenis al la landnomo, la komisiono decidis anstataŭigi la anglan nomon Burma per Myanmar. Por tio estis tri kialoj. Unue Mjanma estas la oficiala nomo de la lando en la birma lingvo, kaj la komisiono celis konformigi la anglajn loknomojn kun birmaj loknomoj kaj birma elparolo. Due la militistoj pensis, ke la nomo Mjanma pli bone ol la nomo Bama inkluzivas la malplimultojn, kaj ili volis, ke la anglaj nomoj respegulu tion. Fine la la militistoj delonge estis suspektemaj pri la konversacia birma lingvo, kiun ili perceptis kiel ribeleman. La reĝimo subtenas la literaturan lingvon, kaj tial ili volis seniĝi je la angla nomo Burma, kiu spegulas la ĉiutagan birman nomon Bama.

La fina "r" de la Angla Myanmar mankas en la birma nomo Mjanma (simile kiel la meza "r" de Burma mankas en la norma birma nomo Bama). La komisiono aldonis la finan "r"-on por reprezenti la malaltan tonon de la birma lingvo. Tiu tono estas uzata en la vorto Mjanma. Fina "a" kun malalta tono fariĝas longa. La komisiono estis influita de la brita RP-elparolo (Received Pronunciation, Aprobita Elparolo) kaj de aliaj ne-r-emaj anglaj dialektoj. Ankaŭ en tiaj formoj de la angla "ar" (sen posta vokalo) estas elparolata kiel longa "a". Sed en tiaj variantoj de la angla, en kiuj fina "r" ja estas elparolata, kiel ekzemple la norma usona angla, la aldono de tiu fina "r" rezultigas elparolon tre diferencan disde la birma elparolo.

En la birma lingvo oni polemikis pri la nomo de la lando ekde la 1930-aj jaroj, sed la decio de la militista reĝimo en 1989 portis tiun polemikadon en la anglan lingvon, kaj de tie ankaŭ en aliajn lingvojn, el kiuj kelkaj transprenis la novan anglan nomon Myanmar. Kvankam la militista reĝimo opinias, ke Mjanma estas pli inkluziva je malplimultoj ol Bama, tio ne estas prava, kiel estas montrate ĉi-antaŭe, ĉar Mjanma nur estas pli literaturlingva versio de Bama. Opoziciaj partioj kaj homrajtaj grupoj argumentas, ke la nova angla nomo Myanmar malrespektas la malplimultojn de Birmo, kio estas la malo de inkluzivemo. La malplimultoj, el kiuj multaj ne parolas birme, tra la jaroj alkutimiĝis al la angla nomo Burma, kaj ili rigardas la novan nomon Myanmar kiel pure birmlingvan nomon, kiu respegulas la politikon de superregado de la etne birmana plimulto super la malplimultoj.

La kritikantoj emfazas ankaŭ la fakton, ke la militista reĝimo, kiu ne estas demokratie elektita, havas nenian leĝan rajton ŝanĝi la nomon de la lando. Oni tamen memoru, ke la militista reĝimo ne ŝanĝis la oficialan nomon en la birma lingvo, sed nur aliigis la nomon de la lando en la angla. Aung San Suu Kyi, gvidantino de la opozicio, kontraŭas la novan nomon Myanmar, montrante al la hipokrita pravigo pri inkluziveco, kiun prezentis la militista reĝimo. Opoziciaj partioj, kvankam ili kontraŭas la anglan nomon Myanmar, tamen ne havas ion kontraŭ la oficiala birmlingva nomo Mjanma. Neniu opozicia partio proponas ekuzon de la konversacia nomo Bama kiel oficiala nomo de la lando.

Fine multaj kritikantoj enfokusigas la mankon de scienca ĝusteco de la reformo. Nur kvar lingvistoj estis anoj de la komisiono de 1989, dum la plimulto de la komisionanoj estis militistaj funkciuloj kaj oficistoj sen apartaj scioj pri lingvoscienco. La nove adoptitaj nomoj ofte malhavas seriozan sciencan bazon, kaj iuj estas sufiĉe bizaraj. La fina "r" de la nomo Myanmar estas unu ekzemplo de la strangaĵoj alprenitaj de la komisiono. Tial la laboro de la komisiono ne povas esti komparata kun la serioza scienca laboro de tiu grupo de sciencistoj, kiu kreis la Pinjinan skribon en la Popola Respubliko Ĉinio. En multaj okazoj la novaj nomoj alprenitaj de la komisiono ne helpas eksterlandanojn elparoli birmajn loknomojn pli proksime al la efektiva birma elparolo, kaj ili nur alportas komplikaĵojn per kreado de nova aro de nomoj apud la malnovaj formoj.