Nomservilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nomservilo (angle name server) aŭ DNS-servilo estas aplika programo destinita respondadi al DNS-demandoj laŭ respektiva protokolo. Oni nomas nomservilo ankaŭ komputilon ĉe kiu funkcias tia programo.

Tipoj de nomserviloj[redakti | redakti fonton]

Laŭ plenumataj funkcioj, la nomserviloj estas dividataj je kelkaj grupoj. Depende de konfiguro, koncerna servilo povas aparteni al kelkaj grupoj.

  • Aŭtoritateca nomservilo estas servilo respondeca pri iu domajna zono.
    • Majstroprimara servilo (laŭ la terminoj de BIND) havas la rajton ŝanĝi risurcajn rikordojn de koncerna domajna zono. Ĝenerale domajna zono havas nur unu majstran nomservilon. Kaze de Mikrosofta nomservilo en integro kun Aktiva Direktorio, povas esti kelkaj majstroj (ĉar kopiado de ŝanĝoj okazas ne fare de nomservilo, sed fare de Aktiva Direktorio, kio provizas egalecon de serviloj kaj aktualecon de datumo).
    • Sklavosekundara servilo ne havas la rajton ŝanĝi risurcajn rikordojn de koncerna domajna zono kaj ricevas sciigojn pri ŝanĝoj disde la majstra servilo. Distinge de la majstra servilo, sklavoj povas esti tre multaj. Samkiel la majstro, sklavo estas aŭtoritateca servilo (kaj uzanto ne povas distingi majstron kaj sklavon, la diferenco rivelas sin nur en konfigurado kaj redaktado de domajna zono).
  • Konservanta nomservilo priservas DNS-demandojn (ricevinte rekursian demandon, plenumas ĝin helpe de nerekursiaj demandoj al aŭtoritatecaj serviloj aŭ transdonas la rekursian demandon al supera nomservilo).
  • Loka nomservilo estas uzata por priservado de klientaj programoj plenumataj ĉe loka komputilo. Fakte ĝi estas konservanta nomservilo konfigurita por priservado de lokaj aplikaj programoj.
  • Alidirektanta nomservilo alidirektas ricevitajn rekursiajn demandojn al supera konservanta servilo kiel rekursiajn demandojn. Estas uzata ĉefe por malaltigo de ŝarĝo je konservanta nomservilo.
  • Radika nomservilo estas servilo aŭtoritateca pri la radika zono. Estas dek tri ĝeneralaj radikaj nomserviloj; iliaj nomoj estas a.root-servers.net, b.root-servers.net ktp ĝis m.root-servers.net. En iuj lokaj retoj povas ekzisti lokaj radikaj serviloj.
  • Registranta nomservilo akceptas de uzantoj dinamikajn novigojn. Ofte estadas unuigita kun DHCP-servilo.
  • DNSBL-servilo (servilo kun nigraj listoj de adresoj kaj nomoj) formale ne membras en la hierarkio de DNS, sed uzas por sia funkciado la samajn mekanismon kaj protokolon kiel DNS-serviloj.

Specoj de DNS-demandoj[redakti | redakti fonton]

Rekta DNS-demando[redakti | redakti fonton]

Rekta DNS-demando estas demando por traduki nomon (simbolan adreson) de retnodo en IP-adreson.

Reversa DNS-demando[redakti | redakti fonton]

Reversa DNS-demando estas demando por traduki IP-adreson en nomon.

Rekursia DNS-demando[redakti | redakti fonton]

Rekursia DNS-demando supozas ricevon de definitiva respondo disde la servilo al kiu ĝi estis sendita. La rekursion plenumas tiu servilo.

Iteracia DNS-demando[redakti | redakti fonton]

Iteracia DNS-demando supozas (allasas) plenumon de rekursio fare de la klienta programo.

Uzataj pordoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj DNS-serviloj laŭ RFC 1035 respondas ĉe la 53-a pordo de TCP kaj UDP. Sendante demandojn, fruaj versioj de BIND estis uzantaj 53-an pordon; pli novaj uzas liberajn neregistritajn adresojn.