Noodle (filmo)
Noodle | |
---|---|
filmo | |
Originala lingvo | hebrea lingvo |
Kina aperdato | 2007 |
Ĝenro | filma dramo |
Reĝisoro(j) | Ayelet Menahemi |
Produktisto(j) | Assaf Amir |
Scenaro | Ayelet Menahemi |
Rolantoj | Mili Avital • Yiftach Klein • Anat Waxman • Alon Abutbul • Sarit Vino-Elad • Bao Qi Chen |
Honorigoj | Ophir Award for best feature film |
IMDb | |
Noodle (Nudelo) estas filmo israela el la jaro 2007, de la reĝisoro Ajelet Menahemi. Ĝi estis nomumita por naŭ premioj filmaj de la Israela Filma Akademio, kaj ricevis du premiojn – unu de la Israela Filma Akademio (Plej Bona Apoganta Aktorino: Anat Waksman), kaj unu de la Montreala Monda Filma Festo (Speciala Grandioza Premio de la Ĵurio).
Historio[redakti | redakti fonton]
Tridek-sep-jara Miri (Mili Avital) estas dufoje vidviniĝita stevardino de El Al. Ŝia bonregita ekzistado subite perdas ordon, kiam forlasita ĉina knabo, kies kaŝlaboranta patrino estas deportata el Israelo, restas kun ŝi. Ne sciante kion fari, ŝi serĉas vojon rekunigi la knabon kun patrino lia, kaj, dum la procezo, trovas ke ŝia koro, eble, povas ami plu.