Nora Bayes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nora Bayes
Persona informo
Nora Bayes
Naskonomo Rachel Eleanora Goldberg
Naskiĝo 8-an de oktobro 1880 (1880-10-08)
en Joliet
Morto 19-an de marto 1928 (1928-03-19) (47-jaraĝa)
en Broklino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Woodlawn Cemetery vd
Etno Juda komunumo de Usono vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Jack Norworth • Harry Clork • Arthur Gordoni vd
Profesio
Alia nomo Nora Bayes vd
Okupo kantisto • teatra aktoro • entreprenisto • kantoverkisto vd
Aktiva dum 1898– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nora BAYES (naskiĝis en 1880 en Joliet, Ilinojo, mortis la 19-an de junio, 1928) estis populara usona amuzigistino de la frua 20-a jarcento.

BAYES naskiĝis kiel Leonora GOLDBERG. Ŝi ludis profesie en vodevilo en Ĉikago ekde la aĝo de 18. Ŝi rondvojaĝis el San-Francisko, Kalifornio, al Nov-Jorko, kaj baldaŭ fariĝis stelulino ambaŭ en la vodevila rondo kaj Brodvejo. Ŝi estis populara kantistino, komediistino kaj aktorino.

En 1908 ŝi geedziĝis kun kantisto/kantverkisto Jack Norworth. La duopo rondvojaĝis kune, kaj estis supozata kiel kunlaborantoj por nombro da kantoj, inkluzive ilia grandega modkanto Shine On, Harvest Moon (Brilu, rikolta luno), kiun la duopo unue prezentis en la Follies de 1908 de Florenz Ziegfeld. Bayes kaj Norworth divorcis en 1913.[1]

Bayes faris multajn gramofondiskojn, iuj kun Norworth kaj multaj sole, por Victor Records kaj Columbia Records.

Nora Bayes malsaniĝis pro kancero kaj mortis dum kirurgia operacio. Ŝi estis entombigita en la Bronkso, Nov-Jorko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nora Bayes | Jewish Women's Archive. Jwa.org. Alirita 2012-09-21.