Nord-Amerika Konfederacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nord-Amerika Konfederacio
romanserio
vdr

La Nord-Amerika Konfederacio (NAK) estas fikcia registaro en la alternativa historio kreita de L. Neil Smith en la romano The Probability Broach kaj sekvaĵoj. Ĝi estas bazita sur la Artikoloj de Konfederacio, sed kun pli forta emfazo je individua libereco. Ekde la "komenco" de The Probability Broach en 1986, la NAK inkluzivas la tutan Nord-Amerikan kontinenton (kun la usonaj ŝtatoj, la Respubliko Teksaso, kaj diversajn sendependajn ŝtatojn de Meksiko kaj Kanado), Antarkton, kaj la ĉefajn koloniitajn asteroidojn.