Partnereco por Sekureco kaj Prospero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Partnereco por Sekureco kaj Prospero (PSP), kiun la meksika gazetaro nomas ankaŭ "ALKNA+", estas iniciato oficiale lanĉita dum la pintkunveno de Waco, en Teksaso, la 23-an de marto 2005, de s-roj George W. Bush (Usono), Vicente Fox (Meksiko) kaj Paul Martin (Kanado). La tri gvidantoj alproprigis al si la rekomendojn de laborgrupo nomata The Independent Task Force on the Future of North America („Sendependa Laborgrupo pri la Estonteco de Nordameriko”): ĝin konsistigas la Kanada Konsilantaro de la Entrepren-Ĉefoj[1] , la Konsilio pri Eksterlandaj Rilatoj kaj la Meksika Konsilio pri Eksterlandaj Rilatoj (hispane Consejo Mexicano de Asuntos Internacionales, COMEXI). Sub tiuj tri nomoj troviĝas nur entreprenoj.[2] Ĝia raporto titolita „Konstrui nordamerikan komunumon”, kiu estis publikigita nur du monatojn poste, proponas tridek-naŭ rekomendojn destinitajn „starigi unikan kaj sekurigitan ekonomian spacon”.

Dum la dua pintkunveno, en marto 2006, en Kankuno (Meksikio), la Nord-Amerika Konsilantaro pri Konkurencivo (NAKK), konsistanta el tridek aferistoj (dek el ĉiu lando), estas oficiale starigita. Ĝi estas subtenata de alia konsilantaro, kiu grupigas ducent entreprenojn, kies ekzistokialo estas, laŭ la gazetara komunikaĵo, {„starigi la prioritatojn de la PSP kaj konduki la procezon de profunda integriĝo”}. Nek la naciaj parlamentoj nek la asocioj estis invititaj. Laŭ David Chapdelaine, profesoro pri internaciaj rilatoj ĉe la Universitato de Montrealo, „la entrepren-ĉefoj, kiuj konsistigas la NAKK, ĝuas privilegian aliron al ĉiuj niveloj de la hierarĥio de la PSP. Oni delegas decidopovon al subalternaj organoj, kies preciza konsisto ne estas publikigita, ne pli ol la loko kaj la dato de iliaj kunvenoj. Tio estigas gravan deficiton de demokratia legitimeco”.[3]

En sia lasta raporto [4], la NAKK promesas orajn montojn kun nuancoj, kiuj memorigas tiujn de 1994 pri la avantaĝoj de la ALKNA: „La PSP estas samtempe strategia kaj realisma (...). Ĝi havas kiel fundamentan principon kontribui al plibonigo de la funkciado de la ekonomioj de la tri landoj kaj samtempe plibonigi la sekurecon kaj la vivkvaliton ĉie en Nordameriko.” Kiel la entreprenoj pensas do plibonigi la vivkvaliton? La NAKK planas du rimedojn: „Sekurigitaj kaj travideblaj landlimoj en Nordameriko, kaj sekura aliro al profitiga energio.”

La libereco cirkuli koncernas nur la varojn kaj la naturresursojn (akvoduktojn, oleoduktojn, gasoduktojn kaj intermodulajn transportkoridorojn). Por la energio, la NAKK pledas por malfermo de la gas- kaj petrol-merkato. Ĝi proponas al la meksikanoj parte privatigi PEMEX-on (la publikan petrol-entreprenon) kaj spliti ĝin, disigante la agadojn ligitajn kun naturgaso. La NAKK trovis eĉ nomon por la nova kompanio: GASMEX...

Tiuj proponoj estis reprenitaj de la meksika registaro. En julio 2007, la prezidanto Calderón prezentis la Nacian Programon de Infrastrukturo 2008–2012 per tiuj vortoj: „La celo estas fari Meksikion unu el la ĉefaj mondaj logistikaj platformoj, profitante niajn geografiajn kaj komercajn avantaĝojn.” Ĉi-jare la Kongreso debatos pri projekto de konstitucia reformo destinita malfermi la kapitalon de PEMEX.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

De multaj landoj kaj en multaj laboraj, socialaj, ekonomiaj kaj politikaj tavoloj oni akre kritikis tiun proponon de ekonomia traktato. Unuaflanke la proponata libereco ŝajnas libero por la usonaj petrolentreprenoj eniri la meksikiajn produktejojn kaj profiti de la privatigo por klopodi enspezegi, kio, dum la meksikiaj entreprenoj estus publikaj, estus pli malfacile. Krome kaj inverse oni ne parolas pri inversa libereco por meksikiaj laboristoj eniri libere en la usonan labormerkaton, do la prospero pri kiu parolas la nomo de la traktato estas simpla surogato kaj nek volas nek povas rigardi la tutan amplekson de la ekonomio de landoj tiom diversaj kiom Meksiko unuflanke kaj Kanado kaj Usono aliflanke. Temas pri pakto kvazaŭ inter elefanto kaj formiko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

1. Vd Dorval Brunelle, „L'interaméricanité jetée aŭ oubliettes? [La interamerikaneco ĉu ĵetita en la forgesejon?]”, suplemento „Québec (Kebekio)” de {Le Monde diplomatique}, februaro 2008.

2. Interalie: Campbell, Chevron, Ford, FedEx, General Electric, General Motors, Kansas City Southern Industries, Lockheed Martin, Merck, Mittal Steel, New York Life, UPS, Wal-Mart, Whirlpool, Scotiabank, Suncor ktp.

3. David Chapdelaine, „Le PSP: un processus d'intégration continentale en déficit démocratique [La PSP: procezo de kontinenta integriĝo kun demokratia deficito]”, La Chronique des Amériques, Observatoire des Amériques, Montrealo, aŭgusto 2007.

4. „Recommandations initiales du Conseil nord-américain de la compétitivité (CNAC). Renforcer la compétitivité au Canada, au Mexique et aŭ Etats-Unis [Komencaj rekomendoj de la Nordamerika Konsilantaro pri Konkurencivo (NAKK). Fortigi la konkurencivon en Kanado, en Meksikio kaj en Usono.]”, raporto 2007 al la gvidantoj, CNAC, Otavo, februaro 2007.

________

(Laŭ Anne VIGNA, ĵurnalistino, Meksikio, en: Splendoj kaj mizeroj de la Traktato pri Liberkomerco de Nordameriko. La tago en kiu Meksikio estis sen tortillas, Le Monde diplomatique en Esperanto, marto 2008.)