Nord-Amerika Somera Kursaro
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 1 Jul. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas tri-semajna kurso de Esperanto en diversaj niveloj kiu okazas ĉiujare en Usono, sub aŭspicio de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko. Ĝi estis fondita de Cathy Schulze en Sanfrancisko, Kalifornio en 1970, kaj okazis ĉiujare ĉe Sanfranciska Ŝtata Universitato ĝis post ŝia morto. Ellen Eddy transprenis la gvidadon post la morto de Cathy, kaj post problemoj ĉe SFŜU ŝi trovis novan lokon por la kursaro ĉe la School for International Training en Brattleboro, Vermonto. Ĝi restis tie dum kvin jaroj. Ekde 2007 ĝi okazis ĉe la Universitato de Kalifornio en San Diego (UCSD), kaj en 2012, lige kun la tiea jarkongreso de E-USA, ĝi okazis ĉe la Universitato de Teksaso ĉe Dalaso.

