Nord-Bordio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nord-Bordio (franclingve Côte-Nord, areo 247,627.06 km²) estas la due plej granda administra regiono en Kebekio, Kanado, post Nord-Kebekio. Ĝi ampleksas la plejparton de la norda bordo de la estuaro de la rivero Sankta Laŭrenco kaj la golfo de Sankta Laŭrenco preter Tadoussac.

Loĝantaro

En 2006 ĝi havis loĝantaron de 95 911, proksimume 1% de la provinca loĝantaro. La plej grandaj urboj, Baie-Comeau kaj Sept-Îles, reprezentas iomete pli ol duono de la loĝantaro.

Kreskado estas tre malebena. Ekzemple, la loĝantaro de la regiona municipo de Sept-Rivières preskaŭ naŭobliĝis inter 1951 kaj 1981 de 5 394 homoj al 47 114; sed post fermado de minejoj, ĝi perdis 9 000 enloĝantojn en dek jaroj.

Geografio kaj ekonomio

Hidroelektra centralo Daniel-Johnson.

Nord-Bordio kreiĝis kiel administra regiono en 1966.

Ekzistas teritoria malkonsento inter Kebekio kaj Labradoro pri la landlimo inter Nord-Bordio kaj Labradoro depost 1927.

Gravaj landformoj en Nord-Bordio inkluzivas la insulon Anticosti, la insularon Mingan, kaj la grandegan rezervujon Manicouagan.

La regiona ekonomio baziĝas je minado (plejparte de fero), arbsegado, rafinado de aluminio, kaj turismo. Krome, la 14 hidroelektraj centraloj de la regiono, interalie la centralaro Manic-Outardes sur la rivero Manicouagan kaj rivero Outardes, ĝeneras 10 500 megavatojn por Hydro-Québec.

Subdividoj

Nord-Bordio konsistas el 53 municipoj : 5 regionaj municipoj, 5 sendependaj municipoj, kaj 10 indianaj rezervejoj.

Regionaj municipoj (municipalités régionales de comté, MRC)

  • MRC de Caniapiscau
  • MRC de la Haute-Côte-Nord
  • MRC de Manicouagan
  • MRC de Minganie
  • MRC de Sept-Rivières

Sendependaj municipoj

Indianaj reservejoj

Gravaj komunumoj

Eksternaj ligiloj