Nord-Eŭskio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Provincoj de Nord-Eŭskio

Nord-Eŭskio (eŭske "Ipar Euskal Herria" aŭ "Iparraldea", t.e. Norda parto, france "Pays Basque", t.e. Eŭsklando) estas la plej eta triono de Eŭskio, troviĝanta en ties nordoriento norde de la Pireneoj kaj ene de la Franca regno. Kontraŭe al Hispanio de Francisco Franco, Parizo neniam oficiale malpermesis la eŭskajn lingvon kaj kulturon, sed tamen per sia jakobena ideologio pri "en Francio, homoj parolas nur la Francan" ĝi forte kunhelpis neŭtraligi ĉion Eŭskan. Ĝi estis okupita de Germana armeo dum la Dua mondmilito. La Germanoj permesetis Eŭskan kulturagadon por malfrancigi la regionon. La ciferojn malfacilas aserti - ĉar Francio (kune kun Turkio) estas la ununura lando eŭropa kiu ne kutimas registri minoritatojn - sed ŝajne antaŭ jarcento aŭ pli preskaŭ ĉiuj nordeŭskianoj estis eŭsklingvaj. En 1995 ĝin parol(pov)is 25,7 procentoj aŭ 66,000 homoj, kaj la nombro malkreskadas. Dume, praktike la tuta loĝantaro parolas la Francan. Restas tre etaj komunumoj konservante la Gaskonan lingvon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]